Bounnhang Vorachit
Bonhang VORACHIT (laŭe ভুন না ভ়ল্ট্ত; naskita la 15-an de aŭgusto 1937) estas laosa politikisto kiu funkciis de 2016 ĝis 2021 kiel la prezidanto de la lando. De 2001 ĝis 2006 li ankaŭ funkciis kiel la ĉefministro de la lando. De 2006 ĝis 2016 Vorachit funkciis kiel la vicprezidanto [1][2][3].
Bounnhang Vorachit | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
ບຸນຍັງ ວໍລະຈິດ | |||||
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1937 (87-jaraĝa) en Provinco Savannaĥet | ||||
Lingvoj | laŭa • vjetnama vd | ||||
Ŝtataneco | Laoso vd | ||||
Partio | Laosa Popola Revolucia Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiVorachit originas de la sudo de Franca Laoso. Li studis en Vjetnamio de 1958 ĝis 1961. En 1969 li komencis servi en diversaj registaraj postenoj. En 1996 li estis elektita por funkcii kiel vicĉefministro.
En la 10-a Kongreso de la Laosa Popola Revolucia Partio okazigita en aprilo 2016, Vorachit estis elektita por funkcii kiel la ĝenerala sekretario de la partio kaj efektive gvidi la landon. En ĉiuj liaj pozicioj tra la jaroj, li certigis plifortigi diplomatiajn rilatojn kun Vjetnamio [4].
Li estas edziĝinta kaj havas tri filojn kaj du filinojn.
Referencoj
redakti- ↑ Asian Survey. University of California Press (8a de Majo, 2006). Alirita May 8, 2019.
- ↑ ຊີວະປະຫວັດຫຍໍ້ຂອງ ທ່ານ ບຸນຍັງ ວໍລະຈິດ. Arkivita el la originalo je 8a de Majo, 2019. Alirita 8a de Majo, 2019.
- ↑ ທ່ານ ບຸນຍັງ ວໍລະຈິດ - China Radio International. Alirita 8a de Majo, 2019.
- ↑ "Profile: Laos' new president is last of old guard- Nikkei Asian Review", Nikkei Asian Review. (angle)