Brâncovenești
(Alidirektita el Brâncoveneşti)
Brâncovenești [brınkoveneŝtj] (hungare Marosvécs [maroŝve:ĉ]) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Reghin. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Idicel, Idicel-Pădure, Săcalu de Pădure kaj Vălenii de Mureș.
Brâncovenești | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Mureș | |
Alinome | Marosvécs (hungare), Wetsch (germane) | |
Iama hungara departemento | Maros-Torda | |
Situo | 46° 51′ N, 24° 46′ O (mapo)46.85583333333324.76Koordinatoj: 46° 51′ N, 24° 46′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 394 m | |
Poŝtkodo | 547130 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 3 972 (2011) | |
– vilaĝo | 1 595 (en 2011; 1 716 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 115904 | |
LoĝantaroRedakti
En 1910 ĝi havis 1 190 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1 735 (rumanoj, 59 % da hungaroj). Ĝia unua mencio estas el 1228. Ekde 1332 ĝi estis ekleziejo.
HistorioRedakti
Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Marosvécs apartenis al Hungario (Maros-Torda). Ĝia fortikaĵkastelo ekde 1668 apartenis al familio Kemény ĝis la ŝtatigo en 1948.
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Kulturaj eventojRedakti
- János Kemény, barono (Pittsburgh, Usono, 1-a de septembro 1903 – Târgu Mureș, 13-a de oktobro 1971), verkisto, la lasta posedinto de la kastelo tie organizis ĉiujare inter 1926 kaj 1944 la renkontiĝojn de la hungaraj verkistoj de Transilvanio grupiĝintaj en la Verkista laborkomunumo Helikon. Li kaj Albert Wass (1908–1998), verkisto, estas entombigitaj en la parko de la kastelo.
Renomaj personojRedakti
- István Bartha, instruisto, verkisto.
- Béla Fráter (Érsemjén, 27-a de januaro 1870 – Marosvécs, 4-a de marto 1935): advokato, kanzonkomponisto.
- János Varró (21-a de novembro 1927 – Kecskemét, 1-a de aŭgusto 2004): literaturhistoriisto, verkisto.
- Csaba Németh (n. 21-a de majo 1951): publicisto, politikisto.
- Sándor Szacsvai, Szatsvay (1752 – Kolozsvár, 15-a de majo 1815): ĵurnalisto, redaktoro, la unua grava hungara publicisto.