Brahina distrikto — (beloruse - Брагінскі раён, ruse - Брагинский район). Administrada subdivido en Homela regiono de Belarusio. Situas en sudorienta parto de regiono. Areo estas 1900 da km2. Estis fondita la 1-a de decembro 1926 jaro en konsisto de Reĉica provinco, de la 9-a de junio 1927 jaro eniris en konsisto de Homela provinco, de la 15-a de januaro 1938 jaro — en konsisto de Palesjea regiono, la 8-a de januaro 1954 jaro eniris en konsisto de Homela regiono. Estas eldonata gazeto "Lumturo de Palesje".

Brahina distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
distrikto de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco127 m [+]
ĈefurboBrahin
- koordinatoj52° N, 30° O (mapo)51.78333333333330.266666666667Koordinatoj: 52° N, 30° O (mapo)
Areo1 960,46 km² (196 046 ha) [+]

Loĝantaro11 894 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco6,07 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroQ92805007

Brahina distrikto (Tero)
Brahina distrikto (Tero)

Brahina distrikto (Belorusio)
Brahina distrikto (Belorusio)
DEC

Map
Brahina distrikto

Vikimedia Komunejo:  Brahin District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Loĝlokoj kaj administrada subdivido redakti

La distrikto estas subdividita je 12 vilaĝaj sovetoj. La distrikto havas nuntempe ĉirkaŭ 80 da loĝlokoj. Pli grandaj estas Brahin - administrada centro de la distrikto, kaj Kamarin. Parto de tiatempaj loĝlokoj estis elmigrigitaj post Ĉernobila katastrofo pro forta malpurigado per radioaktivaĵoj.

Naturo redakti

Areo estas ebena kun mezaj altaĵoj inter 110 kaj 120 da metrojn. Averaĵaj temperaturoj estas: en januaro: -6,60 laŭ Celsio, en julio: +180 laŭ Celsio. Kvanto precipitaĵoj estas 533 da mm jare. Vegetacia periodo estas 194 da tagoj. Pli grandaj riveroj estas Dnepro (ĉe landlimo inter Belarusio kaj Ukrainio) kaj Brahinka, estas multe da lagoj. Arbaroj okupas ĉirkaŭ 30 % de areo.

Elfosaĵoj redakti

Torfo, argilo.

Agrokulturo redakti

Antaŭ 1986 jaro estis disvastiĝitaj bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, terpomkulturado, cerealkulturado, furaĵkulturado, linkulturado. Poste, ĉi tio ŝrumpis pro radioaktiva malpurigo. Nuntempe realigas eksperimentoj pri agrokulturo en ĉi tiaj kondiĉoj.

Komunikado redakti

Fervojo inter Ĉernigov kaj Ovruĉ, aŭtomobilaj vojoj inter Ĥojniki, Brahin kaj Kamarin, kaj inter Brahin kaj Ĥolmeĉ.