Brandenburgia literatura premio
La brandenburgia literatura kaj literatursubtena premio (germane Brandenburgischer Literaturpreis und Literaturförderpreis) estis aljuĝita inter la jaroj 1991 kaj 2001 en la federacia lando Brandenburg de Germanio. En tiu origina formo ĝi ne plu ekzistas. La ĉefa premio inkluzivis donon de 20 000 germanaj markoj. La ĉiujare buĝete disponeblan monon por subteno de literaturo la federacia lando nun interalie uzas por financado de loĝaj stipendioj de artistoj en la kastelo Wiepersdorf, por kiuj povas aliĝi verkistoj kaj literaturaj tradukistoj. Plue la federacia lando ekde la jaro 1994 atribuas mediprotektan literaturan premion.
Brandenburgia literatura premio | ||
literaturpremio | ||
---|---|---|
Lando | Germanio | |
Fondita en | 2006 | |
Iamaj premiitoj
redakti- 1991 Fritz Rudolf Fries
- 1992 Helga Schütz
- 1993 Wolfgang Hilbig
- 1994 Adolf Endler
- 1995 Imre Kertész
- 1996 Günter de Bruyn
- 1997 Helga M. Novak
- 1999 Christa Reinig
- 2000 Hanns-Josef Ortheil
Literatura premio
redaktiLa brandenburgia literatura premio - germane Brandenburgischer Literaturpreis - ekde la jaro 2006 unufoje jare aljuĝiĝas fare de la privata asocio Literatur-Kollegium Brandenburg e.V. (LKB). Kvankam ĝi havas nur simbolan monpremion de 500 eŭroj, ĝi havas altan renomon. Al la privata asocio, fondita en 1990, apartenas pli ol 100 verkistoj, reĝisoroj, ĵurnalistoj, tradukistoj, bibliotekistoj, literatursciencistoj kaj pliaj fakuloj. Temas pri la plej granda literatura asocio de la federacia lando. La asocio engaĝiĝas favore al verkistoj de la regiono, kontaktigas ilin kun la publiko, kun eldonejoj, librovendejoj, amaskomunikiloj, muzeoj kaj aliaj publikaj institucioj.
Premiitoj
redakti- 2006 Elisabeth Richter pro la romano Stumm
- 2007 Josefa Bissels pro la romano Abschied
- 2008 Marco Wilhelm Linke pro la romano Der Ventriloquist
- 2009 Tanya Wegberg pro la romano Mit offenen Armen
- 2010 Dieter Lenz pro poemoj pri la temo "konstanteco kaj ŝanĝiĝo" (Beständigkeit und Wandel)
- 2011 Hanna Haupt pro la romano Bruno
- 2012 Uwe Carow pro la poemaro Station UC
- 2015 Thomas D. Föller pro la novelo Nachkriegsversehrt