Günter de Bruyn

vikimedia kategorio

Günter de Bruyn (prononco de la devene nederlandlingva familia nomo [də bʀɔʏn], naskiĝis la 1-an de novembro 1926 en Berlino) estas germana verkisto.

Günter de Bruyn
Christa Wolf kaj Günter de Bruyn en 1981
Christa Wolf kaj Günter de Bruyn en 1981
Persona informo
Naskiĝo la 1-an de novembro 1926
en Berlino, Germanio
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko [#]
Profesio
Okupo verkistobibliotekisto [#]
Aktiva en Berlino [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Li vivis kaj laboris en la Vajmara Respubliko, en Nazia Germanio, en GDR kaj FRG. Lia literatura verkaro konsistas unuflanke el realismaj romanoj kaj noveloj kun membiografiaj trajtoj, kiuj kritike traktas la privatan vivon de artistoj en la socialisma ŝtato GDR, kaj aliflanke el eseoj de literatursciencaj kaj historiaj temoj, aparte pri la historio de Prusio. Inter multaj aliaj premioj, en 1996 li honoriĝis per la brandenburgia literatura premio kaj la Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo.