BrankiopodojBranchiopoda estas klaso de krustuloj. Ĝi enhavas salikoketojn Anostraca, Conchostraca, Notostraca, akvopulojn Cladocera, kaj la devonia Lepidocaris. Ili estas ĉefe malgrandaj animaloj de nesala akvo kiuj manĝas planktonon kaj restaĵojn.

Artemia salina (Anostraca: Artemiedoj).

Priskribo redakti

Membroj de Brankiopodoj estas unuigitaj per la esto de brankoj de multaj el la membroj de la animaloj, kiaj kelkaj el la buŝopartoj. Tio estas ankaŭ respondeca pri la nomo de la grupo[1] (el la greke branchia, brankoj, simila al la bronchos, traĥeo; greke pous, piedo).[2] Ili ĝenerale posedas komponitajn okulojn kaj karapacon, kiu povas esti konko de du valvoj kiu enhavas la trunkon (kiel ĉe plej Cladocera), larĝa kaj neprofunda (kiel ĉe Notostraca), aŭ entute foresta (kiel ĉe Anostraca).[3] En la grupoj kie la karapaco malhelpas ke la uzado de la trunkaj membroj utilu al naĝado (Cladocera, hokosalikokoj kaj la formortinta Lipostraca), la antenoj estas uzataj por moviĝo, ĉar ili estas en la nauplius nome de larvoj de Kopepodoj.[3] Masklaj fesalikokoj havas longan paron de antenoj per kiuj ili retenas la inon dum pariĝado, dum ĉe la fundomanĝantoj Notostraca, la antenoj estas limigitaj al vestiĝoj.[3] La trunkomembroj estas agititaj laŭ ondeca ritmo, kio okazigas fluon de akvo laŭlonge de la meza linio de la animalo, el kiu derivas oksigeno, manĝo kaj, en la okazo de Anostraca kaj Notostraca, moviĝo.[3]

Referencoj redakti

  1. (1851) “Crustacean Entomostraca (Müller)”, The animal kingdom: arranged after its organization, forming a natural history of animals, and an introduction to comparative anatomy. W. S. Orr and co., p. 434–448.
  2. (2010) Webster's New World College Dictionary. Cleveland, Ohio: Wiley Publishing. Arkivigite je 2016-10-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-23. Alirita 2017-05-18.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Libbie Hyman. (1961) “Subclass 1. Branchiopoda”, The Invertebrata, 4‑a eldono, Cambridge University Press, p. 368–375.