Brazilo en la Somera Olimpiko 2020

sporta delegacio

La brazila teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 312 sportistojn. Ili partoprenis en 28 fakoj. Flagtenanto de la brazila teamo estis Ketleyn Quadros kaj Bruno Rezende dum la malferma ceremonio respektive Rebeca Andrade dum la ferma. La sportistoj atingis 7 orajn, 6 arĝentajn kaj 8 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 12-an rangon.

la pinto de la teamo en la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2020
Brazilo en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
Flagtenanto:  Ketleyn Quadros kaj Bruno Rezende (malfermo)
Rebeca Andrade (fermo)
Sportistoj 312 en 28 fakoj
Medaloj
rango: 12
Oro
7
Arĝento
6
Bronzo
8
Sume
21
vdr

Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Brazila Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la brazila futbala teamo en la finalo kontraŭ Hispanio: fine rezultis ora medalo
 
la virina flugpilka teamo
sur podio