Breĉo en la murego en la konkero de Jerusalemo.

Breĉo estas termino uzata por la rompaĵo farita aŭ praktikita en la murego de fortikaĵo. Laŭ la referencitaj uzoj, por esti utila ĝi devus havi larĝon de almenaŭ 12 metroj. La antikvaj sieĝantoj por malfermi la breĉon uzis frapojn de ramoj aŭ de aliaj militmaŝinoj aŭ pere de elfosado subtera. En la aktualo, oni malfermas la breĉon pere de kanonpafado aŭ pere de minoj.

Laŭ PIV Breĉo estas termino uzebla por diversaj aferoj, nome:

  • Neregula malfermaĵo, farita en murego aŭ remparo por ebligi la perfortan eniron en fortikigitan urbon, kastelon, fortreson ks.
  • Trarompaĵo, fendego en muro, heĝo, vando ks.
  • Loko, kie io mankas.
  • Malhavo de segmento de kromosomo, aŭ interne, aŭ ekstremaĵe.[1]

Laŭ Francisko Azorín Breĉo estas Larĝa fendo en muro, en ŝtonego.[2] Li indikas etimologion el kelta breĉ (rompi). Kaj aldonas terminojn breĉi por fari breĉon, nome trarompi.[3]

NotojRedakti

  1. [1] Konsultita la 5an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 39.
  3. Azorín, samloke.