Brennus (4-a jarcento a.K.)

Brennus estis armea gvidanto de la gaŭlaj senonoj, kiuj atingis en la 4-a jarcento a.K.Romon kaj la urbon prirabis.

Skulpturo de Brennus el la 18-a aŭ 19-a jarcento, trovita sur franca ŝipo

La senonoj apartenis al tiuj gaŭlaj triboj, kiuj ekde la 4-a jarcento setlis en norda Italio. Ili subpremis la etruskojn kaj trafis ilin konflikto kun la fortiĝanta Roma respubliko, kiam la urbo Clusium petis helpon. La plej garava malvenko de Romo fare de la senonoj okazis en ĉ. 387 a.K., post kiam ili prirabis eĉ la urbon de Romo.

Laŭ legendo, la romianoj devis pagis 327 kilogramojn da oro por la paco. Kiam la romianoj protestis pro la uzitaj falsaj pezmezuriloj, Brennus kriis „vae victis!“ („Ve je la venkitoj!“) kaj ĵetis eĉ sian glavon en la mezuran pelvon.

Ĉu Brennus estis vera nomo de la gvidanto aŭ estis nura titolo, ne estas klara.