Bridgewater (Nov-Ĵerzejo)

urbo de Nov-Ĵersejo, Usono
(Alidirektita el Bridgewater)

Bridgewater, formale Bridgewater township estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Nov-Ĵerzejo kaj en la kantono Somerset, kaj je tri kvaronoj ĉirkaŭas la kantonan ĉefurbon Somerville. Kvankam ĝi "nur" havas la statuson township, do "urbeta loĝloko", ĝi la la nombro de loĝantoj signife pli grandas ol ĉiuj aliaj lokoj samnomaj en Usono, kiuj grandparte havas malpli ol 1000 loĝantojn: Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 45 977 loĝantoj sur areo de 32,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 414 loĝantoj/km². La loĝloko fondiĝis je la 4-a de aprilo 1749. La loko kutime konsideratas antaŭurbo de Novjorko.

Bridgewater
township of New Jersey
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Nov-Ĵerzejo
Kantono Somerset
Poŝtkodo 08807
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 45 977  (2020) [+]
Loĝdenso 1 414 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 74° 36′ U (mapo)40.5931-74.6047Koordinatoj: 40° 36′ N, 74° 36′ U (mapo) [+]
Alto 54 m [+]
Areo 32,51 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono orienta tempo: UTC-5 /
somera tempo UTC-4
Bridgewater (Nov-Ĵerzejo)
Bridgewater (Nov-Ĵerzejo)
DEC
Bridgewater
Bridgewater
Situo de Bridgewater en Nov-Ĵerzejo
Bridgewater (Usono)
Bridgewater (Usono)
DEC
Bridgewater
Bridgewater
Situo de Bridgewater en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bridgewater Township, New Jersey [+]
vdr

Geografio redakti

Bridgewater havas komunan limon kun Bernards, Bound Brook, Manville, Branchburg, Somerville, Bedminster, Warren, Raritan, South Bound Brook, Franklin, Hillsborough, Middlesex kaj Green Brook. Ĝis la urbocentro de Newark estas 44 kilometroj, ĝis la centro de Manhatano 60 kilometroj kaj ĝis la universitata urbo Princeton 30 kilometroj.

Rilatoj al Esperanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
iom ekzotika konstruaĵo en Bridgewater estas la hinduisma templo Sri Venkatesvara
 
kelkaj lekantetoj en herbejo antaŭ la hinduisma templo