Britio en la Somera Olimpiko 1920

sporta delegacio

La brita teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno havis 234 sportistojn. Ili partoprenis en 21 fakoj. Flagtenanto de la brita teamo estis Philip Noel-Baker. La sportistoj atingis 14 orajn, 15 arĝentajn kaj 13 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 3-an rangon. Kunordigis la teamon la Brita Olimpika Asocio.

la remisto Jack Beresford ricevis arĝentan medalon - en legenda rema duelo fine venkis lin la usonano John B. Kelly, patro de Grace Kelly
Britio en la Somera Olimpiko 1920
Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno
Flagtenanto:  Philip Noel-Baker
Sportistoj 234 en 21 fakoj
Medaloj
rango: 3
Oro
14
Arĝento
15
Bronzo
13
Sume
42
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
olimpika afiŝo