Laŭ la helena mitologio, BrizeoBrizo (el la greka, tiu, kiu elstaras) estis sacerdoto de Apolono (aŭ de Dionizo laŭ aliaj versioj[1]) en la urbo Lirneso (Troado) aŭ en Pedaso, lelega urbo regata de Alteso, laŭ Homero[2].

Li estis filo de Ardiso, do frato de Krizeso, kaj havis du gefilojn: Hipodamio (konata kiel Brizeis pro ŝia patro) kaj Eetiono. Dum la Troja milito, Eneo serĉis rifuĝon en Lirneso, en Malgranda Azio, sed Aĥilo, kun sia armeo de mirmidonoj, sekvis lin, kaj promesis detrui la urbon kiu gastigis sian malamikon. Do, post sieĝo, li brutece mortigis la reĝon Mineton (edzo de Hipodamio) kaj lian fraton Epistrofon, kaj dekumis la loĝantaron. Eneo sukcesis forfuĝi danke al la helpo de Zeŭso, kaj Aĥilo, serĉante lin, trovis Hipodamion, kaj igis ŝin sia plej ŝatata sklavino. Laŭ Kreta Dikto[3], Brizeo pendumis sin post la detruo de sia urbo kaj perdo de sia filino. Tamen, tiu verkisto asertas ankaŭ ke li estis reĝo de la leleganoj, en Kario.

PiednotojRedakti

  1. Higeno, Fabloj, 106.
  2. Homero, Iliado, 1.390.
  3. Kreta Dikto, Libro II, 17.