Brizeis (Βρισηΐς / Brisêis) estis troja vidvino (el Lirneso, edzino de Mineso), kiu estis, kiel militopredo, kidnapita de Aĥilo dum la Troja milito. Ŝi fariĝis lia preferata sklavino kaj amatino. Post kiam Agamemno pro oraklo-antaŭdiro estis devigita rezigni pri Krizeis, li alproprigis al si Brizeis-on.

Brizeis
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Sekso ina
Patro Brizeo
Edzo/Edzino Mynes
Kunulo Aĥilo
Infanoj Halaesus
vdr
Briseiso kaj Fenikso

La venĝemo de Aĥilo kiu sekvis pro tio estis prikantita en la Iliado de Homero: Aĥilo retiris sin el la milito kaj la grekoj perdis la superecon dum la batalo. Eĉ post kiam Agamemno redonis Briseison (kaj kun tio ne preterlasis mencii ke li ne tuŝis ŝin), Aĥilo obstine persistis. Nur kiam lia plej bona amiko Patroklo estis mortigita de Hektoro, li rezignis sian venĝemon kaj ekbatalis kun Hektoro.