Bruna sulo

(Alidirektita el Bruna naivulo)

La Bruna suloBruna naivulo (Sula leucogaster) estas granda marbirdo (71 cm) de la familio de Suledoj. La Brunaj naivuloj vivas en insuloj aŭ marbordo de tropikaj oceanoj nome de Atlantiko kaj Pacifiko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna sulo
Bruna naivulo surstrande ĉe Oahuo (Havajo)
Bruna naivulo surstrande ĉe Oahuo (Havajo)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Sulo Sula
Specio: S. leucogaster
Sula leucogaster
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Plenkreskulo en Francfregataj Sablejoj.

Tiu specio estas kazo de seksa dimorfismo. La ino atingas ĝis 80 cm de longo, kaj ties enverguro estas de ĝis 150 cm, kaj ili povas pezi ĝis 1300 g. La masklo atingas ĉirkaŭ 75 cm de longo, kaj ties enverguro estas de ĝis 140 cm, kaj ili povas pezi ĝis 1000 g.[1]

Ili havas kapon kaj gorĝojn helbrunajn (iom blankecajn) en pacifikaj subspecioj kaj kafbrunajn al nigreca en atlantika. Kolo, dorso, vosto kaj flugiloj estas malhelbrunaj. Brusto, ventro kaj subaj partoj estas tre kontraste blankaj. La latina scienca nomo de la specio S. leucogaster montras kunmetaĵon de du radikoj el la antikva greka signife respektive "blanka" kaj "ventro". Beko kaj kruroj flavverdecaj kun bekobazo iom pli blueca; la beko estas akra, fortika kaj kun segilecaj bordoj. Okuloj helgrizaj. Ili havas mallongajn flugilojn kaj longajn, mallarĝajn vostojn.

La junula formo estas griz-bruna kun pli da malhelo ĉe kapo, flugiloj kaj vosto.

Kvankam tiuj birdoj estas tipe silentaj, birdobservantoj informis foje pri eventualaj sonoj similaj al gruntado aŭ kvakado.

Kutimoj redakti

Ili reproduktiĝas en grandaj kolonioj de insuloj ekzemple de la Golfo de Meksiko kaj de la Kariba Maro. La ino demetas du kalkecajn bluajn ovojn surgrunde en amaso de rompitaj konkoj kaj vegetaĵaro. Ili vintrumas en alta maro en ampleksa areo.

Paroj restas fidelaj dum kelkaj sezonoj. Kutime ili faras tipajn ceremoniojn parigadajn.

Ili estas lertaj plonĝantoj en mare je alta rapido, sed mallertas ĉe ekflugado (por tio ili uzas ventojn kaj altajn ripozejojn) kaj surteriĝado. Ili manĝas fiŝojnkalmarojn, kion kaptas kiam tiuj ariĝas ĉe la surfaco, aŭ eĉ flugofiŝojn kiam tiuj ekflugas super la surfaco.

Subspecioj redakti

  • Sula leucogaster leucogaster, (Boddaert) 1783, atlantika.
  • Sula leucogaster brewsteri, Goss 1888, pacifika nordhemisfera.
  • Sula leucogaster etesiaca, Thayer & Bangs 1905, pacifika ekde Panamo ĝis Ĉilio.
  • Sula leucogaster plotus (Forster,JR) 1844

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Ospina-Alvarez, A. 2008. Coloniality of Brown booby (Sula leucogaster) in Gorgona National Natural Park, Eastern Tropical Pacific. Onitología Neotropical 19: 517–529.
  • Harrison, Peter. (1996) Seabirds of the World. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-01551-1.
  • Bull, John. (1984) The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. New York: Alfred A. Knopf. ISBN 0-394-41405-5.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti