Brundorsa solulo
La Brundorsa solulo aŭ Brundorsa miadesto (Myadestes occidentalis) estas mezgranda birdo de la familio de turdedoj. Kiel membro de la genro Myadestes, la Brundorsa solulo estas tre proksima parenco de la aliaj turdoj kiuj kunhavas la komunan nomon de "solulo." Ĝi estas mezgranda, ĉirkaŭ 21 cm longa. Ĝia korpo estas ĉefe bruna kun kelkaj grizaj markoj.
Brundorsa solulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brundorsa solulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Myadestes occidentalis (Stejneger, 1882) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Habitato kaj teritorio
redaktiĜi estas relative komuna en la montoj de Meksiko kaj norda Centrameriko. Ĝi troviĝas ĉefe en duonfalfoliaj montarbaroj, inklude miksita de pinoj kaj kverkoj. Ĝi troviĝas ofte ĉe riveroj.
Voĉo
redaktiLa kanto de la Brundorsa solulo estas “crescendo” de akcelaj notoj, ofte priskribitaj kiel flutecaj aŭ sonorilecaj. Tiu specio havas ankaŭ ĉirpan, metalecan alvokon kaj skrapan alarmalvokon.
Referencoj
redaktiHowell, Steve N.G., and Sophie Webb. "A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America." Oxford University Press, New York, 1995. (ISBN 0-19-854012-4)