Brustligadomamligado estas platigo de mamoj pere de brustplatigiloj (subvestoj kreitaj por tiu celo), sportaj mamzonoj aŭ volvita ĉirkaŭ brusto teksaĵo, elastano aŭ alia streĉebla materialo. Ofte oni ankaŭ portas plurajn ĉemizojn, unu super la alia, por atingi deziratan aspekton de plata brusto. La vorto mamoj povas kaŭzi genran disforion por pluraj personoj, tial preferindas diri brustligado kaj brustplatigilo aŭ simple "platigilo"

persono portanta brustplatigilon.

Motivado redakti

Oni platigas bruston pro multaj kialoj:

Kelkaj adoleskaj knabinoj ligas iliajn mamojn kiam komenciĝas pubereco. Kutime oni faras tion pro honto (ili ne volas ke aliaj sciu ke iliaj mamoj komencis kreski) aŭ deziro ne ŝanĝiĝi (ili ankoraŭ ne volas mamkreskadon). Tio povas esti riska, ĉar mamoj povas konformiĝi al la limigita spaco kaj rezulte la formo de mamoj povas esti ŝanĝita por ĉiam. Mamplatigado de adoleskaj knabinoj povas esti indiko de korp-misforma malsano.[2]

Transgenraj viroj kaj aliaj homoj kun genra disforio, ekzemple, neduumuloj ofte platigas sian bruston kiel alternativo aŭ dum atendo de mastektomio por esti rekonita kiel viro aŭ virec-prezentanta persono. Cisgenraj viroj kun ginekomastio ankaŭ povas platigi sian bruston anstataŭ operacio aŭ dum atendo de operacio.

Metodoj redakti

Sportaj mamzonoj kaj subvestoj kreitaj speciale por tiu celo, kiujn oni nomas brustplatigiloj, estas plej ofte uzataj metodoj. Brustplatigiloj ofte estas pli multekostaj ol aliaj metodoj sed estas konsiderataj malpli danĝeraj ol alternativoj. Oni ankaŭ povas volvi streĉeblan materialon ĉirkaŭ brusto aŭ uzi sportglubendojn. Aliaj specoj de glubendo ne estas konsilataj ĉar estas konsiderataj danĝeraj. Plej sekura metodo estas porti pli grandajn kaj dikajn ĉemizojn kiuj kaŝas la formon de la brusto, sed tiu metodo ne estas praktika en somero kaj ne ĉiam sufiĉas.

Komplikaĵoj redakti

Por minimumigi komplikaĵojn, oni konsilas ne porti brustplatigilon pli ol 8 horoj.[3] Pli longa portado de platigilo povas gvidi al iritita haŭto aŭ fungaj infektoj sub mamoj, dorsa aŭ brusta doloro, malfacilaĵo spriri, troa varmiĝo, aŭ malofte, frakturitaj ripoj.[4][5][3] Krome, kelkaj platigadmetodoj, kiel glubendo povas pligrandigi la riskon de individuo de supre listitaj negativaj efikoj al sano.[6] Nesekura brustligado povas gvidi al porĉiama deformiĝo de la mamoj, cikatroj kaj pulma limiĝo kaj longatempa brustligado povas negative influi la rezulton de estonta mastektomio.[7][8]

Historio redakti

Mamligado estis uzita en multaj historiaj kuntekstoj. Porti korseton estis maniero aspektigi mamojn malpli grandaj.[9] En malsamaj epokoj la vidpunktoj pri virina beleco estis malsamaj kaj tial uzo de korsetoj estis vasta dum okcidenta eŭropa historio kaj ĝis la Viktoriana epoko. La ĉina dudou kaj la japana sarashi platigas mamojn de virinoj.

Referencoj redakti

  1. Swift, Kathy (Majo 2003). “Breast Binding . . . Is It All That It's Wrapped Up To Be?”, J. Obstet. Gynecol. Neonatal Nurs. 32, p. 332–339. doi:10.1177/0884217503253531. 
  2. (Decembro 2002) “Body dysmorphic disorder in an adolescent girl”, J Am Acad Child Adolesc Psychiatry 41, p. 1503–9. doi:10.1097/00004583-200212000-00023. 
  3. 3,0 3,1 Tsjeng, Zing. Inside the Landmark, Long Overdue Study on Chest Binding (28-a de Septembro 2016). Alirita 4-a de Januaro 2019.
  4. Feldman, JL; Goldberg, J. Transgender primary medical care: Suggested guidelines for clinicians in British Columbia. Vancouver Coastal Health (2006). Alirita 15-a de Junio 2014.
  5. Erickson-Schroth, Laura. (2014) Trans Bodies, Trans Selves: A Resource for the Transgender Community. Oxford University Press, p. 134. ISBN 9780199325351.
  6. Chest Binding: A Physician's Guide (6-a de Aprilo 2019). Alirita 1-a de Oktobro 2020.
  7. Binding FAQ. University of Michigan Health System. Arkivita el la originalo je 6-a de Septembro 2012.
  8. (2015) The Fenway Guide to Lesbian, Gay, Bisexual and Transgender Health. ACP Press, p. 409. ISBN 9781934465783.
  9. Dutton, Lauren; Koenig, Karel; Fennie, Kristopher (2008-08-01).. Gynecologic care of the female-to-male transgender man. ISBN 9780759123311.

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Breast binding en la angla Vikipedio.