Bučovice (kastelo)

49° 08′ 57″ N 17° 00′ 05″ O / 49.14917 °N, 17.00139 °O / 49.14917; 17.00139 (mapo)

Bučovice estas renesanca kastelo situanta en Ĉeĥio, en la samnoma komunumo Bučovice en Sudmoravia regiono, distrikto Vyškov.

Temas pri unu la plej valoraj renesancaj kasteloj en la tuta Mezeŭropo. Ĝi estas listigita inter Naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio.

Historio redakti

 
korto kun arkaĵaro kaj fontano

La kastelon konstruigis inter 1567-1582 moravia nobelo Jan Šembera Černohorský z Boskovic laŭ la modelo de italaj palacoj. La kastelo komplekso estis projektita sur dispozicio de granda ortangulo protektata per muro, angulaj bastionoj kaj akvofosaĵo; per tio ĝi ekhavis parte aspekton de fortikaĵo. Vid-al-vide al la ĉefa enirejo en la teretaĝo estiĝis la plej luksaj reprezentaj salonoj ornamitaj per surmuraj pentraĵoj kaj stukoj.

Ekde 1597 la kastelo apartenis al la nobela familio Liechtenstein, kiu ne plu loĝis en ĝi kaj rekonstruis ĝin je oficejoj. Por itu celo la kastelo servis ĝis 1924. Ekde 1945 la kastelo estas posedata de la ĉeĥa ŝtato. Post 1958 ĝi estis rekonstruita kaj alirebligita al publiko. La kastelo estas vizitebla ekde aprilo ĝis oktobro.

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Bučovice en Vikimedia Komunejo