Buĥaranoj

estinta etno en Siberio, kies prauloj venis el la Buĥara ĥanujo

Buĥaranoj estis etno kaj sociokultura grupo, kiu ekzistis en Rusio, precipe en Siberio, ĝis la 1930-aj jaroj, kiam ĝiaj membroj definitive ĉesis identigi sin kiel aparta etno kaj asimiliĝis kun siberiaj tataroj. Prauloj de buĥaranoj venis al Siberio el la Buĥara ĥanujo, do estis prauloj de la nuntempaj uzbekoj, taĝikoj kaj ujguroj.

Buĥaranoj
etno
Siberiaj tataroj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
islamo
Parencoj

siberiaj tataroj

vdr

Historio

redakti

Buĥaranoj aktive setliĝis ĉirkaŭ Tjumeno, fondinte plurajn vilaĝojn kiel Nov-Jurtoj (ekde 1960 — parto de la mikrodistrikto (kvartalo) Parfjonovo en Tjumeno), Jembajevo kaj Turajevo (ambaŭ en Tjumena distrikto). Sur la maldekstra bordo de la rivero Turo ili fondis sian kvartalon, ĝis nun neoficiale nomatan Buĥara kvartalo (ruse Бухарская слобода).

Buĥaranoj okupiĝis precipe pri komerco, faris ledojn kaj tapiŝojn, kaj estas konsiderataj iniciatintoj de ambaŭ metoj en Siberio.

 
 По преданию, основание кожевенных заводов в Тюмени началось от бухарцев.   Laŭ legendo, ledfabrikoj en Tjumeno aperis pro buĥaranoj. 
— Vasilij Stefanovskij[1], Statistika skizo de Tjumena distrikto de Tobolska gubernio rilate industrion

Meze de la 19-a jarcento oni konstatis ke ili estas oble pli entreprenemaj kaj riĉaj ol siberiaj tataroj.

 
 Бухарцы же, напротив, народ деятельный, особенно в торговом отношении, и живут многие очень зажиточно, имея значительные капиталы.   Buĥaranoj ja inverse estas la popolo agema, speciale rilate komercon, kaj multaj vivas tre bonhave, havante signifajn kapitalojn. 
— Vasilij Stefanovskij[2], Statistika skizo de Tjumena distrikto de Tobolska gubernio rilate industrion

Komence de la 1860-aj jaroj buĥaranoj en Tjumena distrikto okupiĝis pri komerco en Niĵegoroda, Irbita kaj aliaj foiroj, vendante tapiŝojn, ŝtofojn, ĥalatojn ktp. Ledojn ili aĉetadis en Semipalatinsko, Petropavlovsko kaj Troicko. En la vilaĝo funkciis tiutempe tri ledaj fabrikoj, kies produktoj sekvis al Kirgizio kaj Ĉinio (tra Kjaĥto). Malpli riĉaj loĝantoj okupiĝis pri eta komerco, vendante ledojn, teon kaj aziajn varojn, kaj halalan viandon aŭ servante kiel komizoj (ruse приказчик) kontraŭ 100 ĝis 200 rubloj jare[1]. Malmultaj laboris kiel ĉarpentistoj en ŝipoj. Malriĉuloj kolektadis en marĉoj muskon kaj vendadis ĝin kontraŭ 40 ĝis 70 kopekoj je plenĉaro, kaptis fiŝojn por sia nutrado aŭ dungiĝis al riĉaj buĥaranoj. Funkciis du moskeoj. Haveblis grandaj domoj konstruitaj laŭ rusa tipo kaj meblitaj[3].

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 63. 
  2. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 66. 
  3. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 64.