Parfjonovo (kvartalo)

mikrodistrikto (kvartalo) en Tjumeno, eksa vilaĝo de Tjumena distrikto (Rusio)

Parfjonovo (ruse Парфёново, antaŭe Парфёнова) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio).

Parfjonovo
(Парфёнова)
Парфёново
kvartalo
Vendreda moskeo de Tjumeno en Parfjonovo
mikrodistrikto
Oficiala nomo: Парфёново
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumeno
Rivero Turo
Situo Parfjonovo
 - koordinatoj 57° 11′ 37.928″ N 65° 33′ 51.656″ O / 57.19386889 °N, 65.56434889 °O / 57.19386889; 65.56434889 (mapo)
Loĝantaro
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 625015
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Parfjonovo (kvartalo) (Rusio)
Parfjonovo (kvartalo) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Parfjonovo (kvartalo) (Tjumena provinco)
Parfjonovo (kvartalo) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Map
vdr

Geografio

redakti

Parfjonovo situas ĉe rivero Turo kaj lago Krivoje, kaj limas norde al somerdomaj kooperativoj, okcidente al kvartalo Neftjanikov kaj lago Krivoje, oriente al strato Ŝĉerbakov, kvartaloj Jugra kaj Druĵba, sude al rivero Turo.

Ĉirkaŭ Parfjonovo
somerdomaj kooperativoj
Neftjanikov, lago Krivoje  
rivero Turo strato Ŝĉerbakov, kvartaloj Jugra, Druĵba

Historio

redakti

La unua skribmencio datiĝas je 1700, kiam en la "Registro de Tjumeno" (ruse Дозорная книга Тюмени) estis menciita bojarido Osip Parfjonov, liaj filoj kaj dependuloj, kaj plugkampoj en vilaĝo Parfjonovo. En 1799 en la vilaĝo loĝis 96 viroj, 101 inoj, estis 25 domoj, 3 muelejeoj, 282 desjatinoj (308 hektaroj) da plugkampoj, 96 desjatinoj (105 hektaroj) da falĉejoj, 5 desjatinoj (5,5 hektaroj) da arbaro. La vilaĝo konsistis el unu strato, kiu etendiĝis laŭlonge de lago Parfjonovo, meandra lago de Turo. En 1912 en la vilaĝo loĝis 442 homoj, funkciis preĝejo ĉe la tombejo, librejo, alfabeta lernejo, buterfarejo kaj du butikoj[1].

Komence de la 1860-aj jaroj vilaĝanoj okupiĝis pri agrokulturo, fiŝkaptado, vendado de viando kaj fiŝaĵo. La vilaĝo famis per siaj legomejoj, kie interalie abundis kukumoj frue rikoltataj[2]. La teroj sur la maldekstra bordo de Turo estas relative magraj, do lokanoj specialiĝis pri plantado de legomoj, speciale sukcesinte pri frue rikoltataj kukumoj. Por protekti ilin kontraŭ printempaj frostetoj lokanoj elpensis plekti ringojn el fojno, dikajn kiel homa manplato. Oni metis ilin sur junajn plantojn, kiuj danke al tio kreskis kvazaŭ en protekta fojnotubo. Por nokto oni kovris ilin per bastonmatoj. Poste tiu ĉi metodo estis anstataŭita de forcejoj[1]. Krome lokanoj faris feltajn tapiŝojn (ruse кошма), bastonmatojn, ledajn ŝuojn kaj etskale produktis juftonĵuskaptita kaj salita fiŝaĵo, faris bastomatojn kaj tanis ledojn[2].

La 8-an de majo 1925 en la vilaĝo estis establita agrikultura kooperativo "Nova laboro" (ruse Новый труд). La 23-an de marto 1928 estis fondita agrikultura kooperativo "Ruĝa Oktobro" (ruse Красный Октябрь), al kiu aliĝis 8 mastrumoj kun 50 desjatinoj de tero (54,6 hektaroj). Ili ricevis laborilojn kaj 400 rublojn kredite, sed plendis pri manko de semoj. La 28-an de aprilo 1929 lokaj kolĥozoj "Sparko" (ruse Искра), "Ruĝa Oktobro" kaj "Oriento" (ruse Восток) unuiĝis[1].

Fine de 1994 en kaduka dometo apud konstruata moskeo malfermiĝis madraso. Ĝi okupis du ĉambrojn, el kiuj unu servis por lecionoj, en la dua loĝis instruistoj el Uzbekio — Talibĝan Jernazarov kaj Ubajdulla Taŝpunatov[1].

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Николай Боталов (1994-12-24) Парфенова — деревня в городе (ruse). Tjumenskij Kurier. Arkivita el la originalo je 2024-07-15. Alirita 2024-07-15.
  2. 2,0 2,1 Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 61.