Nov-Jurtoj (Tjumeno)

Nov-Jurtoj (ruse Новые Юрты, Novije Jurti) estis vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), likvidita en 1960, nun parto de la mikrodistrikto (kvartalo) Parfjonovo en Tjumeno. Antaŭe estis vaste uzataj ankaŭ nomoj Matiar-Jurtoj (ruse Юрты Матиаровские, Jurti Matiarovskije) kaj Ŝabab-Jurtoj (ruse Юрты Шабабинские, Jurti Ŝababinskije). Tatara nomo estas tatare Яңавыл, Janavil, foje prononcata kaj skribata kiel Janaul. Loĝantoj origine estis buĥaranoj.

Nov-Jurtoj
(Новые Юрты)
Jurtoj Matiarovskije, Jurtoj Ŝababinskije, Janaul, Janavil
vilaĝo
Vendreda moskeo de Tjumeno en Nov-Jurtoj
setlejo
Oficiala nomo: Новые Юрты
Deveno de nomo: Novaj Jurtoj
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumena distrikto
Rivero Turo
Situo Nov-Jurtoj
 - koordinatoj 57° 11′ 11″ N 65° 33′ 01″ O / 57.18639 °N, 65.55028 °O / 57.18639; 65.55028 (mapo)
Loĝantaro
Dato 1635[1]
Horzono UTC+5
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Nov-Jurtoj (Tjumeno) (Rusio)
Nov-Jurtoj (Tjumeno) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Nov-Jurtoj (Tjumeno) (Tjumena provinco)
Nov-Jurtoj (Tjumeno) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Map
vdr

Geografio

redakti

Nov-Jurtoj situis en la norda parto de Tjumeno, en Transriverejo, ĉe la rivero Turo. Ekde 1960 ĝi estas okcidenta parto de mikrodistrikto Parfjonovo.

Ĉirkaŭ Nov-Jurtoj
lago Krivoje kvartalo Neftjanikov
rivero Kazarovka   Parfjonovo (kvartalo)
Turo

Historio

redakti

Loka aktivulino Almira Saĵina (ruse Альмира Сажина) asertas ke unuafoje la vilaĝo estas menciata en 1635 en dokumentoj pri dono de terenoj tiuloke[1].

Loĝantoj tradicie estas buĥaranoj, nun plejparte forgesintaj pri siaj radikoj kaj konsiderantaj sin tataroj. Origine tie ekzistis du buĥaranaj vilaĝoj: Matiar-Jurtoj (ruse Юрты Матиаровские, Jurti Matiarovskije) kaj Ŝabab-Jurtoj (ruse Юрты Шабабинские, Jurti Ŝababinskije). Ili estas menciataj en oficialaj listoj de setlejoj en 1893 kaj 1912[2][3].

Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 84 kortoj, en kiuj loĝis 275 viroj kaj 277 inoj. Vilaĝanoj kultivis 10 desjatinojn (10,9 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 10 ĉevalojn, 170 bovinojn, 100 ŝafojn, 40 kaprojn, sed ne havis porkojn[4]. Ĉiuj loĝantoj estis buĥaranoj. Kelkaj familioj okupiĝis pri komerco en Niĵegoroda, Irbita kaj aliaj foiroj, vendante tapiŝojn, ŝtofojn, ĥalatojn ktp. Ledojn ili aĉetadis en Semipalatinsko, Petropavlovsko kaj Troicko. En la vilaĝo funkciis tiutempe tri ledaj fabrikoj, kies produktoj sekvis al Kirgizio kaj Ĉinio (tra Kjaĥto). Malpli riĉaj loĝantoj okupiĝis pri eta komerco, vendante ledojn, teon kaj aziajn varojn, kaj halalan viandon aŭ servante kiel komizoj (ruse приказчик) kontraŭ 100 ĝis 200 rubloj jare[5]. Malmultaj laboris kiel ĉarpentistoj en ŝipoj. Malriĉuloj kolektadis en marĉoj muskon kaj vendadis ĝin kontraŭ 40 ĝis 70 kopekoj je plenĉaro, kaptis fiŝojn por sia nutrado aŭ dungiĝis al riĉaj buĥaranoj. Funkciis du moskeoj. Haveblis kelkaj grandaj domoj konstruitaj laŭ rusa tipo kaj meblitaj[6].

La 28-an de junio 1960 Nov-Jurta vilaĝa konsilio (ruse Новоюртовский сельсовет) estis malestablita[7].

Vizitindaĵoj

redakti

Plu ekzistas vilaĝa tombejo, kvankam multaj tomboj estas ne prizorgataj. Aktivuloj klopodas purigi kaj ordigi ĝin[1].

En strato Musa Ĝalil staras domo N 7, kie en 2020 plu loĝis Maginurija Madiarova el la Matiarov-familio, fondinta Matiarov-Jurtojn. Laŭ aserto de Almira Saĵina, la domo aĝas ol 200 jarojn[1].

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Влада Нерадовская (2022-04-18) Вдоль старинного мусульманского кладбища в Тюмени высадят "Сад памяти" (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2022-04-18. Alirita 2024-07-26.
  2. (2003) Петрова В. П.: Административно-территориальное деление Тюменской области (XVII-XX вв.) (ruse), p. 49. ISBN = 5-87591-025-9.
  3. En tiu lasta la duaj jam estas nomitaj Nov-Ŝabab-Jurtoj (ruse Ново-Шабабинские Юрты, Novo-Ŝababinskije Jurti)
  4. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 68. 
  5. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 63. 
  6. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 64. 
  7. (2003) Петрова В. П.: Административно-территориальное деление Тюменской области (XVII-XX вв.) (ruse), p. 104. ISBN = 5-87591-025-9.