Buŝelo (aŭ ĝenerale kiel grenmezurilo) estas malnova mezurunuo por mezuri ĉefe la grenojn. Ĝi estas samtempe volumena kaj masa mezurunuo. La nuna volumeno de buŝelo estas 35-36 l, kiu estas dividita je 4 pekoj.

La originala grandeco de buŝelo variis laŭ provinco: ĝi povis estis de 31 aŭ 34 litroj, sed ankaŭ 20 l aŭ 15 l.

La grenmezurilo estis farita el ligno kaj havis la formon de sitelo, kun unuflanka longigo por prenilo. Oni forbalais la superfluajn grenojn per t.n. buŝelfrapilo.

En la usona kaj brita mezurado, oni uzis por grenmezurado ankaŭ la pli malgrandan pek-on, kiu estas 8,811 l en Usono kaj 9,094 l en Britio, do kvarono de unu buŝelo. Oni mezuris komence per tio la farunon en la 14-a jarcento.