Buitrago

municipo en Hispanio

Buitrago [bujTRAgo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco, foje atribuita ankaŭ al subkomarko Almarza.

Buitrago
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42162
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 75  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 2° 24′ U (mapo)41.847777777778-2.4075Koordinatoj: 41° 51′ N, 2° 24′ U (mapo) [+]
Alto 1 032 m [+]
Areo 5,15 km² ( 515 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Buitrago (Provinco Sorio)
Buitrago (Provinco Sorio)
DEC
Buitrago
Buitrago
Situo de Buitrago
Buitrago (Hispanio)
Buitrago (Hispanio)
DEC
Buitrago
Buitrago
Situo de Buitrago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buitrago [+]
vdr

La loknomo Buitrago estas eble rilata al la hispanlingva vorto buitre (gipo), laŭ kio ĝi signifus ion kiel gipejo; fakte ankaŭ aliaj similaj loknomoj en Hispanio estas montaraj.

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Buitrago en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 5,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 70 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 13 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Velilla de la Sierra, Renieblas, Soria, Candilichera, Los Rábanos kaj Aldealafuente.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Soria formante parton de la Sexmo de San Juan.​ En frua dokumento ĝi estis literumita Buytrago. En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 24 pecheros, tio estas, impostopagantaj familioj.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Ausejo de la Sierra kaj Fuentelfresno. Fine de la 19-a jarcento la municipa teritorio malpliiĝis ĉar Ausejo de la Sierra kaj Fuentelfresno sendependiĝis.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti