Bulba ranunkolo (Ranunculus bulbosus L., 1753) estas plurjara herbeca planto de la genro ranunkolo Ranunculus kaj familio ranunkolacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bulba ranunkolo
Ranunculus bulbosus
Ranunculus bulbosus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Ranunkolo Ranunculus
L.
Specio: Ranunkolo bulba (Ranunculus bulbosus L., 1753)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La tigoj staraj kaj disbranĉiĝantaj altas ekde 20 ĝis 60 cm.

La folioj, alternaj, plurlobe dividitaj, perdas sian pedunklon en la supera parto de la planto. Ilia bazo formas bulbon.

La floroj brilflavaj havas 5 ĝis 7 petalojn.

Unu el la apartecoj de tiu ĉi planto konsistas el harozaj sepaloj refalditaj sur la flortigo aŭ pedunklo.

 
Floro (petaloj kaj sepaloj refalditaj sur la pedunklo.)
 
Bazo de la folioj bulbforma kaj radikoj.

Kreskloko redakti

Bulba ranunkolo kreskas en herbejoj, paŝtejoj. Ĝi preferas la malriĉajn kaj sekajn grundojn, prefere kalkajn de Okcidenta Eŭropo.