Bullrun (prononco: BUL-RAN), angla vorto kiu signifas "virbova kurejo", estas la ŝlosila nomo de tre sekreta kaŝoperacio de Usona Nacia Sekureca Agentejo (NSA) pri kaŝita kaj kontraŭleĝa ĉioninkluda malĉifrado.[1][2] La brita sekreta servo pri signaloj, GCHQ (angla akronimo de Registara Ĉefsidejo pri Komunikaĵoj) havas similan ĉioninkludan programon kun la ŝlosilnomo Edgehill (prononco: EĜ-hil). Komencinte en 2000, kiam ĉifriloj laŭgrade ektutkovris la interreton, la NSA investis miliardojn da dolaroj en kaŝoperacio por aserti ĝian subaŭskultan kapablecon (PGP, RSA, AES, TLS, VPN, VOIP, k.t.p.)

Perdinte publikan batalon en la 1990-aj jaroj por enmeti sian propran malantaŭpordon en ĉiun ĉifradon, ĝi klopodis ŝtelece plenumi la saman celon, per influi kaj malfortigi ĉifradnormoj kaj per akiri ĉefklavojn — ĉu per interkonsento, per forto de (verŝajne kontraŭkonstitucia) leĝo, aŭ per ekspluatado de komputilaj retoj (hakado). La NSA ankaŭ dependas de aparatare akcelita malĉifrado por atakoj de kruda forto.

En 2013 Edward Snowden fuĝigis informon pri la ekzisto de la kaŝprogramo.

Etimologio redakti

La nomo "Bullrun" estis prenita de la Unua batalo de Bull Run, granda batalo de la Usona Enlanda Milito.[1] La nomo de la antaŭa programo, "Manassas"[2], estas anstataŭa nomo por la batalo, laŭ la loko kie la batalo okazis. "Edgehill" rezultas el la Batalo de Edgehill, la unua batalo de la Angla Enlanda Milito.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 James BALL, Julian BORGER, kaj Glenn GREENWALD, How US and UK spy agencies defeat privacy and security on the internet ("Kiel spionagentejoj de Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando venkis privatecon kaj sekurecon je interreto"), la 5-an de septembro 2013, en The Guardian. Aliris la 9-an de septembro 2013.
  2. 2,0 2,1 Nicole PERLROTH, Jeff LARSON and Scott SHANE, The NSA’s Secret Campaign to Crack, Undermine Internet Security ("La NSA-a sekreta kampanjo por kraki kaj sapei interretan sekurecon"), la 5-an de septembro 2013, en ProPublica.
  3. Mark WARD, Snowden leaks: US and UK 'crack online encryption' ("La informofuĝoj de Snowden: Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando 'krakis enretan ĉifradon'"), la 6-an de septembro 2013, BBC News. Aliris la 9-an de septembro 2013.