Bumba-meu-boi /bumbameŭ-boj/ estas brazila kampara dramo tradicie prezentata en kamparo dum kristnaska periodo. Ĝia origino estas iberiaj tradicioj de 16-a jarcento, miksitaj kun aliaj eŭropaj influoj, kiel la itala popolkomedio, kun inprovizaj dialogoj kaj ridindaj roloj. En tiu dramo, oni uzas maskojn kaj mankas inaj roluloj, kvankam, foje, maljunulinoj povas partopreni, ĉefe se mankas viroj.

Bumba-meu-boi
evento
Informoj
vdr

La prezentado komeciĝas per la eniro de ĉiuj roluloj, kiuj sin prezentas pere dialogoj, kanto kaj danco. Sekve eniras la ĉefa rolulo: la bovo (rolita de homo kun granda masko), kiu, post danci, mortas sen ke iu scias la kialon. La bovgardisto simbole disendas pecojn de la bovo kaj, farante improvizajn versojn, pri-mokias la ĉeestantojn, oferante al ili kelkajn pecojn plej malnoblaj, kiel kornojn, intestojn, voston, ktp. La bovon revivigas kuracisto, pastrosorĉkuracisto. Post la reviviĝo, ĉiuj kantas, dancas kaj adiaŭas la publikon.

Estas ankaŭ festo Boi-bumbá en Amazonio kiu evoluis el bumba-meu-boi kaj fariĝis sendependa festo.