Burgo Rockfleetburgo Charraig an Chabhlaigh (irlande Caisleán Charraig an Chabhlaigh[1]) estas la nomo de loĝturo. Ĝi estis konstruata en la 16a jarcento apud monaĥejo Buiríos Umhail (Burrishoole) okcidente de Uí Fhiachái (Newport (Mayo) en la graflando Maigh Eo, Irlando. [2].

Burgo Rockfleet

turdomo
Geografiaj informoj
Lando Irlando Irlando
Geografia situo 53° 53′ 48″ N, 9° 37′ 57″ U (mapo)53.89675278-9.63243611Koordinatoj: 53° 53′ 48″ N, 9° 37′ 57″ U (mapo)
Burgo Rockfleet (Irlando)
Burgo Rockfleet (Irlando)
DEC
Burgo Rockfleet
Burgo Rockfleet
Situo de Burgo Rockfleet
Map
vdr
burgo Rockfleet ĉe la golfo Clew

Situo kaj vilaĝnomo redakti

 
la baronlando Burrishoole ĉe la norda marbordo de la golfo Clew. ĉ. 1890

La loĝturo situas ĉe la buŝiĝo de mallarĝa marbrako je la norda marbordo de la golfo Clew, ĉirkaŭ ok kilometroj okcidente de Uí Fhiachái. La irlanda nomo Carraig an Chabhlaigh signifas rokŝtonon de la ŝiparo aŭ simple ŝiparrokon.

La konstruaĵo redakti

La burgo estas ĉ. 18 metrojn alta, kvarangula, defendtureca konstruaĵo el ŝtono. Ĝi estas, escepte de la mallarĝaj, embrazuroj, senfenestra. En la konstruaĵo ekzistas kvar etaĝoj el kverkaj traboj. De la teretaĝo al la unua etaĝo ekzistas neniu ŝtuparo. Tie estas nur truo en la plafono, kie oni metas ŝtupetaron. Ŝtona helika ŝtuparo iras al la ceteraj etaĝoj.

Historio de la konstruaĵo redakti

La burgo estis konstruata en la mezo de la 16a jarcento. Ĝi apartenis unue al Sir Richard Burke, kiu ŝuldis sian irlandan moknomon Risdeárd an Iarainn, en esperanto fera Dick al la fakto ke li estis la posedanto de ferfabriko.[3] Tiu Rikardo edziĝis en 1566 al Grace O’Malley (Gráinne), la konata irlanda piratino. Ili loĝis kune en la burgo. Ilia ŝiparo havis dudek ŝipojn. Post la morto de ŝia edzo en la jaro 1583 Gráinne restis en la burgo. Kiam la angloj malliberigis parton de sia ŝiparo kun ŝia frato, ŝi faris kontrakton kun la angloj por liberigi ŝian fraton. Post la liberigo, ŝi ne plu agis kontraŭ Anglujo. En la 18a jarcento la burgo apartenis al iu familio Arbuthnot.

En la unua duono de la 20a jarcento Owen O’Malley, direkta posteulo de Gráinne, renovigis la turon post la fino de la Irlanda Enlanda Milito. Poste la turo fariĝis propraĵo de iu usona ambasadoro en Irlando.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. logainm.ie[rompita ligilo], elŝutita 13/05/2012.
  2. National Monuments in State Care: Ownership & Guardianship. National Monuments Service, Majo 2009, S. 9 (PDF; 555 kB).
  3. genealogy.com[rompita ligilo], elŝuto 13/05/2012.