Burgo de Ŝemiran (perse "قلعه شمیران") estas kastelo en la nordo de Irano en Qazvin-provinco. Tiu ĉi kastelo estis konstruita fare de Mohamed ibn Mosafer (Esperanto: Mohamedo, la filo de Mosafero), la fondinto de la Selarian-dinastio. Naser Ĥosro, nome fama irana vojaĝanto vizitis ĉi tiun kastelon en la 11-a jarcento. Dum la mongolinvado, tiu fortikaĵo estis en la posedo de la iŝmaelanoj (araboj). En la 19-a jarcento, kelkaj eŭropaj turistoj vidis ĝin kaj priskribis ĝin kiel forlasita kaj ruinita kastelo.[1]

Burgo de Ŝemiran.

Bibliografio redakti

  • قلعه هاي گيلان- ولي جهاني-رشت- فرهنگ ايليا-1385

Referencoj redakti

  1. قلعه هاي گيلان- ولي جهاني