Bussière-Dunoise

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Bussière-Dunoise estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1098 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Bussière-Dunoise
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Saint-Vaury
INSEE kodo 23036 [+]
Poŝtkodo 23320
Kodo laŭ INSEE 23036
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Pierre Grimaud
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 098 (1 999)
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°15′35″N 1°45′48″O  /  46.25972°N, 1.76333°O / 46.25972; 1.76333 (Bussière-Dunoise) (mapo) Koordinatoj: 46°15′35″N 1°45′48″O  /  46.25972°N, 1.76333°O / 46.25972; 1.76333 (Bussière-Dunoise) (mapo)
Alto 324 m - 615 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 41,13 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Bussière-Dunoise en Francio
46° 15′ 35″ Nordo 1° 45′ 48″ Oriento / 46.2597222222 °N, 1.76333333333 °O / 46.2597222222; 1.76333333333 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bussière-Dunoise [+]
vdr

Geografio redakti

Bussière-Dunoise etendiĝas sur 41,13 km², kaj havis 1098 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 26 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Bussière-Dunoise situas je alteco de 615 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Bussière-Dunoise apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Pierre Grimaud, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj redakti

Ekzistas en Bussière-Dunoise steleo omaĝe al la franca aviadisto Jules Védrines pro tio, ke li edziĝis al virino el la vilaĝo.

Lokaj famuloj redakti

Auguste Tourtaud (n. en 1913 en Bussière-Dunoise - m. en 2006) estis franca politikisto kaj komunista deputito de la departemento Creuse inter 1945 kaj 1958.

Administrado redakti

Bussière-Dunoise apartenas al la kantono de Saint-Vaury, kies ĉefurbo estas Saint-Vaury. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti