Bustares estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Bustares
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Julio Martínez García (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 68  (2023) [+]
Loĝdenso 2,79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 3° 4′ U (mapo)41.136666666667-3.0713888888889Koordinatoj: 41° 8′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 1 297 m [+]
Areo 30,47 km²
Bustares (Hispanio)
Bustares (Hispanio)
DEC
Bustares
Bustares
Situo de Bustares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bustares [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas bustareño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 85 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,79 loĝ/km².

Situo redakti

Bustares situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1297 m super marnivelo; je 85 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 30,47 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°08′12″N 3°04′17″Ok.

Historio redakti

 
Preĝejo de Sankta Laŭrenco.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 85, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Bustares, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Bustares kie oni falis al la nunaj 85.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj redakti

Pri heredaĵo, elstaras la romanika preĝejo, dediĉita al Sankta Laŭrenco. Ĝi estis konstruita en la 13-a jarcento, sed ankoraŭ oni konservas la sonorilmuron, la romanikan pordegon kaj la baptujon. En ĝia interno, menciindas la kruco por procesioj de la 16-a jarcento kaj skulptaĵo de la Virgulino Trapa, el alabastro kun pli ol 200 jaroj de historio.

Krome, estas la ermitejo de Santo Alto Rey kiu, je 1852 metroj de alto, estis de templanoj.

Alia grava elemento estas la malnova fontano de Bustares, en kiu oni povas vidi latinlingvan skribaĵon kiu indikas ke ĝi estis konstruita en la epoko de la reĝo Karlo la 4-a.

La vilaĝo enkadriĝas ene de la vojo de la nigra arkitekturo, pro siaj popolaj konstruaĵoj el ŝtono de tipo gnejso.

Vidu ankaŭ redakti