Butaritari (konata ankaŭ kiel Kleine-Makin, Makin, insulo Pitt, Taritari kaj insulo Touching) estas atolo en la Pacifika Oceano, en la grupo de insuloj Gilbertoj, apartenantaj al Kiribato.

Geografio redakti

Je nur 3 km nordoriente de Butaritari estas linia rifo kun tri loĝataj insuletoj: Makin, Kiebu kaj Onne. Butaritari estis nomita «atolo Makin» fare de la Usona Armeo, kaj Makin iĝis «Makin Meang» (Malgranda Makin) por diferenci ilin.

Butaritari havas surfacon de 13,2 km² kaj 3224 loĝantojn (en 2015), dum Makin havas surfacon de 6,7 km² kaj 1990 loĝantojn (en 2015).[1] Ĝi estas ĉirkaŭ 30 km longa el oriento okcidenten kaj 15 km el nordo suden. Kelkaj partoj de la insulo estas subakvaj, kaj inter ili estas kanaloj. Estas ankaŭ malgrandaj insuletoj inter tiuj kanaloj.

Historio redakti

Dum la Dua Mondmilito, Makin kaj Butaritari estis okupitaj de la japanoj, kiuj konstruis paron da aerodromoj kaj instalis tie koral-dispecigilon por akiri materialon por la konstruado de surterigaj vojoj.

La atolo estis milita celo por usonanoj kaj estis konkerita de tiuj la 23an de novembro 1943 per amfibia operaco nome Operaco Galvanic. La usona ŝipo Liscome Bay estis vrakigita dum tiu operaco ĉe Butaritari fare de la japana submarŝipo I-175.

Nuntempe ankoraŭ videblas duonsubakvaj restaĵoj ĉe la marbordoj kaj ankaŭ restaĵoj de aviadiloj.

Notoj redakti

  1. «2015 POPULATION AND HOUSING CENSUS». Arkivigite je 2019-10-29 per la retarkivo Wayback Machine National Statistics Office (angle) (Bairiki, Tarawa): 31. 1a de septembro 2016. Alirita la 23an de januaro 2019.