Củ-Chi-tuneloj
La Tuneloj Củ Chi (elparolata kiel "kuĉi") estas tuneloj en Ho-Chi-Minh-urbo, Vjetnamio. Ili etendas 40 km-ojn norden de la centra urbo. Ili estas parto de pli granda reto de tuneloj, kiuj estis konstruataj dum la Vjetnama milito.
Origine la tuneloj estis pli ol 200 km-ojn longaj, sed nun estas konservitaj je nur 120 km. En la tuneloj troviĝis lernejoj, hospitaloj, kuirejoj, dormoĉambroj, salonoj, kaj armilejoj.
Hodiaŭ, la tuneloj estas malfermitaj por turistoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- La 97-a Universala Kongreso de Esperanto Arkivigite je 2012-07-30 per la retarkivo Wayback Machine 28 julio —4 aŭgusto 2012, Hanojo - Vjetnamio
- Stanislavo Belov (2014-04-12) La lasta vojaĝo al Vjetnamio: Sajgono kaj reen al Hanojo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18 . (blogaĵo pri vizito al la tuneloj)
Bildaro
redakti-
Soldato montras fosaĵeton al la Tuneloj Cu Chi.
-
Komandejo en la tuneloj.