CLOCK (anglalingva mallongigo por circadian locomotor output cycles kaput) estas geno, kiu enkodigas bazan helic-bukl-helican-PAS transskribfaktoron pri kiu oni konas ke tuŝas kaj la persistadon kaj la periodojn de la cirkadiaj ritmoj.

Esplorado pruvis, ke la geno CLOCK ludas gravan roloj kiel aktivilo de la finaj elementoj en la vojo necesa por la generado de la cirkadiaj ritmoj. [1][2]

La geno CLOCK estis por la unua fojo identigita en 1997 fare de Joseph Takahashi kaj liaj kolegoj kiuj kreis kaj identigis mutaciojn en musoj rilatajn al la cirkadia aktiveco.[3]

Referencoj redakti

  1. (4a de Marto 2018) “Circadian Clock's Cancer Connections”, Annual Review of Cancer Biology (en) 2 (1), p. 133–153. doi:10.1146/annurev-cancerbio-030617-050216. 
  2. (Januaro 1999) “Molecular bases for circadian clocks”, Cell 96 (2), p. 271–290. doi:10.1016/S0092-8674(00)80566-8. 
  3. (Majo 1997) “Positional cloning of the mouse circadian clock gene”, Cell 89 (4), p. 641–653. doi:10.1016/S0092-8674(00)80245-7. 



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo CLOCK en la angla Vikipedio.