En molekula biologio, transskrib-faktoro (TF) (aŭ transkriba faktoro, transskribad-faktoro, ktp.) estas proteino kiu regas la rapidecon de transskribado de gena informo el DNA al mesaĝ-RNA, per ligi sin al specifa DNA-a sinsekvo. La funkcio de TFj estas regi—ŝalti aŭ malŝalti—genojn, por ke ili esprimiĝas ĉe la ĝusta ĉelo, je la ĝusta tempo, je la ĝusta kiomo, dum la vivdaŭro de la ĉelo kaj organismo. Aroj de TFj funkcias kunordige por direkti ĉeldividon, ĉelkreskon, kaj ĉelmorton tra la tuta vivo; ĉelmigradon kaj korpan organizon dum embria disvolvo; kaj fojfoje en respondo al signaloj de ekster la ĉelo, kiel hormono. Estas proksimume 1600 TFj en la homa genaro.

TFj funkcias sole aŭ kun aliaj proteinoj en komplekso, por akceli (kiel aktiviganto) aŭ bloki (keil haltiganto) la varbado de RNA-polimerazon (la enzimo kiu transskribas la genan informon de DNA al RNA) al specifaj genoj.

Tutaj TFj havas almenaŭ unu DNA-ligantan regionon, kiu alfiksas specifan DNA-an sinsekvon apud la ĝenoj kiujn ili regas. Oni klasifikas TFjn laŭ iliaj DNA-ligantaj regionoj. Aliaj proteinoj—kiel kunaktivigantoj, kromatin-reformantoj, histon-acetil-transdonantoj, histon-malacetilazoj, kinazoj, kaj metilazoj—grave regas genojn, sed mankas DNA-ligantajn regionojn, kaj tial ne estas TFj.

En medicino, oni interesiĝas pri TFj ĉar TFaj mutacioj povas kaŭzi malsanojn, kaj ili eble povos esti celoj de medicinaĵoj.