Transskribado (biologio)
Transskribado estas la unua etapo de genesprimo, en kiu sekcio de DNA, kiu enhavas genon, estas kopiita al RNA per la enzimo RNA-polimerazo.
Ambaŭ DNA kaj RNA estas nukleacidoj, kiuj uzas parojn de nukleotidoj kiel komplementa lingvo. Dum transskribado, RNA-polimerazo legas DNA sinsekvon kaj kreas komplementan, kontraŭ-paralelan RNA sinsekvon. Transskribado okazas per la sekvantaj ĝeneralaj etapoj:
- RNA-polimerazo, kun unu aŭ pluraj transskrib-faktoroj, ligiĝas al start-sinsekvo de DNA.
- RNA-polimerazo apartigas la du DNA-fadenojn rompante la hidrogenajn ligojn inter komplementaj nukleotidoj, formante transskrib-bobelon.
- RNA-polimerazo aldonas RNA nukleotidojn, kiuj estas komplementaj al la nukleotidoj de unu DNA fadeno.
- RNA suker-fosfata ĉefĉeno formiĝas kun helpo de RNA-polimerazo, formiĝanta RNA-fadenon.
- Hidrogenaj ligoj de la RNA-DNA helikso rompiĝas, kio liberas la novan RNA fadenon.
- Se la ĉelo havas nukleon, eblas ke la RNA estos plie traktata, ekzemple pluradenilado, ĉapiĝo, kaj splisado.
- La RNA eblas resti en la nukleo aŭ eliras tra nukle-poro al la ĉelplasmo.
La peco de DNA transskribita al RNA molekulo kodas almenaŭ unu genon. Se la geno kodas proteinon, la transskribo kreas mesaĝ-RNAn (mRNA); la mRNA sekve estas ŝablono por fabriki la proteinon per tradukado. Alterne, la transskribita geno eblas esti por nekodanta RNA, kiel mikroRNA, ribosom-RNA (rRNA), transig-RNA (tRNA), aŭ riboenzimo. Entute, RNA helpas fabriki, regi, kaj prilabori proteinojn, do havas fundamentan rolon en ĉelo.
Referencoj
redakti- ↑ Eldra P. Solomon, Linda R. Berg, Diana W. Martin. Biology, 8th Edition, International Student Edition. Thomson Brooks/Cole. (ISBN 978-0495317142)