Cañaveruelas [kanjabeRŬElas] (Kanejetoj, kio videblas en la suba duono de la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Cañaveruelas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16537
Politiko
Urbestro Gregorio Villamil de las Heras PP
Demografio
Loĝantaro 143  (2016)
Loĝdenso 4,26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 24′ N, 2° 38′ U (mapo)40.400328-2.6368691Koordinatoj: 40° 24′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 815 m [+]
Areo 33,57 km² (3 357 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cañaveruelas (Provinco Kvenko)
Cañaveruelas (Provinco Kvenko)
DEC
Cañaveruelas
Cañaveruelas
Situo de Cañaveruelas
Cañaveruelas (Hispanio)
Cañaveruelas (Hispanio)
DEC
Cañaveruelas
Cañaveruelas
Situo de Cañaveruelas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañaveruelas [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas tiberio. La censita loĝantaro en 2016 estis de 143 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,26 loĝ/km².

Situo redakti

Cañaveruelas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la nordokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 815 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 33,57 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°24′01″N 2°38′13″Ok. La plej proksimaj vilaĝoj estas Alcohujate je 3 km kaj Villalba del Rey kaj La Isabela je 6 km. En la malalta parto de la vilaĝo troviĝas la valo de la akvorezervejo de Buendía. El la provinca ĉefurbo, Kvenko, ĝi distas 77 km.

Historio redakti

La proksimaj ruinoj de Erkavika estis fakte keltibera setlejo konkerita de Tiberio, kies nomon prenis la lokanoj de Cañaveruelas kiel an-nomo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cañaveruelas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Cañaveruelas kie oni alvenis al la nunaj 143.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el dekstra partio PP.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti