Cañizar del Olivar
Cañizar del Olivar [kanjiZAR deloliBAR] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Cañizar del Olivar estas etimologie komprenebla en hispana kiel Kanejo de la Olivarbaro, kaj simbole en la municipa blazono aperas branĉeto de olivarbo.
Cañizar del Olivar | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44707 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 103 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 49′ N, 0° 39′ U (mapo)40.8166125-0.6448718Koordinatoj: 40° 49′ N, 0° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 954 m [+] | ||
Areo | 22,292863 km² ( 222 9.2 863 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cañizar del Olivar [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 86 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Castel de Cabra (okcidente) kaj Gargallo (oriente) laŭ la nacia ŝoseo N-211 kaj krome La Zoma (sudoriente). La altitudo de la loĝloko estas de 954 msm. Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo sur la nordorienta deklivaro de la Sierra de San Just, elstare ĉe Loma de La Zoma (1144 m) kaj Muela Quemada (1131 m). La altitudo de la municipo gamas inter 1150 m kaj 880 m borde de la rivero Estercuel, ĉe la loĝloko.
Nordokcidente: Estercuel kaj Torre de las Arcas | Norde: Estercuel | Nordoriente: Estercuel kaj Gargallo |
Okcidente: Torre de las Arcas kaj Castel de Cabra | Oriente: Gargallo | |
Sudokcidente: Castel de Cabra | Sude: La Zoma | Sudoriente: Gargallo kaj La Zoma |
Historio
redaktiLa zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cañizar del Olivar oni malaltiĝis ĝis nunaj 105 loĝantoj.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.