Castel de Cabra

municipo en Teruel

Castel de Cabra [kasTEL deKAbra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Castel de Cabra estas etimologie komprenebla en hispana kiel Kastelo de Cabra alude al la rivero Cabra, kaj simbole en la municipa blazono aperas kapro (cabra).

Castel de Cabra
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44706
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 89  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 48′ N, 0° 42′ U (mapo)40.8039689-0.6979565Koordinatoj: 40° 48′ N, 0° 42′ U (mapo) [+]
Alto 1 088 m [+]
Areo 29,442071 km² ( 294 4.2 071 ha) [+]
Castel de Cabra (Provinco Teruelo)
Castel de Cabra (Provinco Teruelo)
DEC
Castel de Cabra
Castel de Cabra
Situo de Castel de Cabra
Castel de Cabra (Hispanio)
Castel de Cabra (Hispanio)
DEC
Castel de Cabra
Castel de Cabra
Situo de Castel de Cabra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castel de Cabra [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 80 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Montalbán (okcidente) kaj Cañizar del Olivar (oriente) laŭ la nacia ŝoseo N-211 kaj inter Torre de las Arcas (norde) kaj Palomar de Arroyos (sudokcidente). La altitudo de la loĝloko estas de 1088 msm.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo sur la nordorienta deklivaro de la Sierra de San Just, elstare ĉe la montopasejo Traviesas (1184 m) kaj montoj Cabezo del Molino (1476 m), Cabezo de la Corona (1456 m), kaj Cabezo Lagonera (1444 m). Du riveroj trafluas la teritorion nome Anchos kaj Cabra, kiu trapasas la loĝlokon, apartenantaj ambaŭ al la baseno de la rivero Martín. La altitudo de la municipo gamas inter 1476 m (Cabezo del Molino) kaj 1020 m borde de la rivero Cabra.

Nordokcidente: Montalbán kaj Torre de las Arcas Norde: Torre de las Arcas Nordoriente: Cañizar del Olivar
Okcidente: Montalbán   Oriente: Cañizar del Olivar
Sudokcidente: Palomar de Arroyos Sude: Palomar de Arroyos Sudoriente: La Zoma kaj Aliaga

Historio redakti

 
Ĝenerala vidaĵo.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Castel de Cabra kaj kadre de la malapero de la termika centralo oni malaltiĝis ĝis nunaj 95 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti