Palomar de Arroyos

municipo en Teruel

Palomar de Arroyos [paloMAR deaROĝos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Palomar de Arroyos estas etimologie komprenebla en hispana kiel Kolombejo de Rojoj.

Palomar de Arroyos
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44708
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 167  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 0° 45′ U (mapo)40.7796665-0.7502131Koordinatoj: 40° 47′ N, 0° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 206 m [+]
Areo 33,620542 km² ( 336 2.0 542 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Palomar de Arroyos (Provinco Teruelo)
Palomar de Arroyos (Provinco Teruelo)
DEC
Palomar de Arroyos
Palomar de Arroyos
Situo de Palomar de Arroyos
Palomar de Arroyos (Hispanio)
Palomar de Arroyos (Hispanio)
DEC
Palomar de Arroyos
Palomar de Arroyos
Situo de Palomar de Arroyos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palomar de Arroyos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 74 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Escucha (okcidente) kaj Castel de Cabra (oriente) laŭ la ŝoseo A-2402. La altitudo de la loĝloko estas de 1206 msm.​

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Jam en la 20-a jarcento, la elfosado de lignito en la zono de Utrillas, ebligis la instaladon de termoelektra centralo en apuda Escucha, ekfunkcianta en 1970 kaj fermita en 2012. La malvarmiga sistemo dependis de aerumado kaj ĝi estis unu el plej poluantaj centraloj de Eŭropo per elsendo de dek du milionoj da tunoj de CO2 al la atmosfero, konsumanta ĝis 330 000 tunojn de lignito. En la aktualo oni klopodas serĉi alternativajn projektojn por la reuzado de tiu centralo; ekzemple fabriko de gaso aŭ de biomaso estis konsiderataj maleblaj.​ Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Palomar de Arroyos kaj kadre de la malapero de la centralo oni malaltiĝis ĝis nunaj 168 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti