Escucha

municipo en Teruel

Escucha [esKUĉa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La vorto Escucha estus komprenebla en hispana kiel aŭskultu, sed kvankam oni ne konas la etimologion de la loknomo oni tute malakceptas ajnan rilaton al tiu signifo.

Escucha
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44770
Demografio
Loĝantaro 766  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 48′ N, 0° 49′ U (mapo)40.7940597-0.81013060000001Koordinatoj: 40° 48′ N, 0° 49′ U (mapo) [+]
Alto 1 184 m [+]
Areo 41,569591 km² ( 415 6.9 591 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Escucha (Provinco Teruelo)
Escucha (Provinco Teruelo)
DEC
Escucha
Escucha
Situo de Escucha
Escucha (Hispanio)
Escucha (Hispanio)
DEC
Escucha
Escucha
Situo de Escucha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escucha [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 67 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-420, inter la km 640-643 kaj 646-650, krom de loka ŝoseo kiu konektas kun Palomar de Arroyos. Escucha estas je 1072 msm en la deklivaro de la Sierra de San Just, kie estas gravaj kuŝejoj de lignito. La altitudo gamas inter 1523 m en la Sierra de San Just kaj 960 m borde de la rojo Escucha. Ties jara averaĝa temperaturo estas 12 °C kaj jara precipitaĵo estas de proksimume 500 mm.​

La municipo enhavas la loĝlokon Valdeconejos (Valo de Kunikloj).

Nordokcidente: Utrillas Norde: Montalbán Nordoriente: Montalbán
Okcidente: Utrillas   Oriente: Palomar de Arroyos
Sudokcidente: Rillo Sude: Mezquita de Jarque Sudoriente: Cuevas de Almudén

Historio redakti

En la municipa teritorio de Escucha estas la kuŝejo El Castillo, apartenanta al la epoko de iberoj. Tre interesa materialo trovita estas ceramiko, ofte dekoraciita per geometriaj motivoj.​

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Jam en la 20-a jarcento, la elfosado de lignito en la zono de Utrillas, ebligis la instaladon de termoelektra centralo, ekfunkcianta en 1970 kaj fermita en 2012. La malvarmiga sistemo dependis de aerumado kaj ĝi estis unu el plej poluantaj centraloj de Eŭropo per elsendo de dek du milionoj da tunoj de CO2 al la atmosfero, konsumanta ĝis 330 000 tunojn de lignito. En la aktualo oni klopodas serĉi alternativajn projektojn por la reuzado de tiu centralo; ekzemple fabriko de gaso aŭ de biomaso estis konsiderataj maleblaj.​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Escucha kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 782 loĝantoj. Sed la kazo estis tute alia: oni pliiĝis ĝis 1453 en 1981 kaj kiam ekis la dekandenco de la centralo oni malpliiĝis iom post iom ĝis nunaj malpli ol 800, tio estas oni perdis preskaŭ la duonon.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la trinava preĝejo, ermitejo, minmuzeo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti