Cabolafuente

municipo en Zaragozo

Cabolafuente [kabolaFŬENte] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Cabolafuente estas etimologie komprenebla kiel Apud la fonto kaj tiukadre aperas fontano en la municipa blazono.

Cabolafuente
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50228
Demografio
Loĝantaro 46  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 2° 2′ U (mapo)41.2113193-2.0399352Koordinatoj: 41° 13′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 977 m [+]
Areo 39,243864 km² ( 392 4.3 864 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabolafuente (Provinco Zaragozo)
Cabolafuente (Provinco Zaragozo)
DEC
Cabolafuente
Cabolafuente
Situo de Cabolafuente
Cabolafuente (Hispanio)
Cabolafuente (Hispanio)
DEC
Cabolafuente
Cabolafuente
Situo de Cabolafuente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabolafuente [+]
vdr

Geografio redakti

Cabolafuente estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sude de Ariza. La pejzaĝo estas rokeca kaj tre seka.

La loĝloko Cabolafuente mem estas je 135 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 977 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la limo kun la provinco Gvadalaĥaro. Ĝi estas inter Ariza norde kaj Sisamón sude.

Historio redakti

 
Panoramo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a, kiu lasis la areon al la templanoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cabolafuente kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 49 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti