Cabra de Mora [KAbra deMOra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.

Cabra de Mora
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44409
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 71  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 19′ N, 0° 48′ U (mapo)40.3175-0.80722222222221Koordinatoj: 40° 19′ N, 0° 48′ U (mapo) [+]
Alto 1 085 m [+]
Areo 34,308073 km² ( 343 0.8 073 ha) [+]
Cabra de Mora (Provinco Teruelo)
Cabra de Mora (Provinco Teruelo)
DEC
Cabra de Mora
Cabra de Mora
Situo de Cabra de Mora
Cabra de Mora (Hispanio)
Cabra de Mora (Hispanio)
DEC
Cabra de Mora
Cabra de Mora
Situo de Cabra de Mora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabra de Mora [+]
vdr

Geografio redakti

 
Sonorilturo de la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Ĝi estas je 51 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj mezvoje inter Teruelo kaj La Puebla de Valverde ŝoseo komunikas oriente kun Formiche Alto, kaj poste al El Castellar, Cabra de Mora kaj Mora de Rubielos, la komarka ĉefurbo. Alia itinero el Teruelo estas la A-226 tra Corbalán al Cedrillas kaj poste suden al El Castellar kaj Cabra de Mora.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Camarena kaj ĉe la urba teritorio fluas la rivero Mijares. La loĝloko staras je 1085 m super marnivelo.

Historio redakti

La loĝloko estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1200, post la konkero el islamanoj de Teruelo en 1170.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Cabra de Mora oni malaltiĝis ĝis nunaj 68 loĝantoj.

Vidindaĵo estas la preĝejo de Sankta Mikaelo (16-a ĝis 18-a jarcento), naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj redakti