Cadrezzate

loĝloko kaj eksa komunumo de Italio

Cadrezzate (jen itale, Cadregiá en la loka dialekto) estas loĝloko kaj eksa komunumo de norda Italio, kiu ekde februaro 2019 kun la apuda Osmate fuziis al nova komunumo Cadrezzate con Osmate. Ĝi situas en la regiono Lombardio kaj en la provinco Varese (Varezo). Komence de 2018 en la komunumo vivis 1 842 loĝantoj sur areo de 4,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 389 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Margareta de Antioĥio, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Cadrezzate · Cadregiá
Cadrezzate
eksa komunumo en Italio • frakcio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco VA Varese
Geografia situo 45° 48′ N, 8° 39′ O (mapo)45.88.65Koordinatoj: 45° 48′ N, 8° 39′ O (mapo)
Alto super marnivelo 281 m [+]
Areo 5 km²
Loĝantaro 1842 (2018)
Loĝdenso 389 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Angera, Ispra, Osmate, Sesto Calende kaj Travedona-Monate (ĝis 2019)
Patrono Margareta de Antioĥio
Festa tago 20-a de julio
Nomo de loĝantoj cadrezzatesi
Poŝtkodo 21062 (già 21020)
Imposta kodo B347
Kodo laŭ ISTAT 012028
Telefona prefikso 0331
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Ĝis 2019 najbaris la komunumoj Angera, Ispra, Osmate, Sesto Calende, Travedona-Monate kaj Brebbia.

Eksteraj ligiloj redakti


 
kirko Sankta Margareta de Cadrezzate