Cahiers d'exercices - Espéranto débutants

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Cahiers d'exercices - Espéranto débutants estas kajero de ekzercoj por franclingvaj komencantaj lernantoj de esperanto verkita de Henrri-Sébastien Erhard en la kolekto Cahiers d'exercices kaj eldonita de Assimil.

Cahiers d'exercices
Espéranto débutants
Cahiers d'exercices Espéranto débutants
Cahiers d'exercices
Espéranto débutants
Aŭtoro Sébastien Erhard
Eldonjaro 2021
Urbo Chennevières-sur-Marne
Eldoninto Assimil
Paĝoj 128
ISBN 978-2-7005-0902-1
vdr

Tre praktika kaj amuza, ĉi tiu ekzercaro por komencantoj prezentas 160 ekzercojn kun planita progresado kaj en la formo de ludoj, akompanataj de iliaj respondoj. Fine de ĉiu ĉapitro, vi ankaŭ povas memtaksi vian lingvonivelon. Neniu aspekto de la lingvo estis forgesita: gramatiko, ortografio, vortprovizo, konjugacio aŭ elparolo.

  • Preskaŭ 160 esperanto-ekzercoj
  • Ludoj, plurelektaj demandaroj, ŝtop-ekzercoj, ktp.
  • Gramatiko, konjugacio, ortografio, prononco...
  • Taksu vian nivelon per memtaksado

Ĉapitroj redakti

  1. Prononcer l’espéranto et se présenter (Elparolu Esperanton kaj prezentu vin)
  2. Reconnaître les mots grâce à leur « carte d’identité » (Rekonu vortojn per siaj "identigiloj")
  3. Pouvoir conjuguer tous les verbes (Ebleco konjugacii ĉiujn verbojn)
  4. Conjuguer à tous les temps (Konjugaciu je ĉiuj tempoj)
  5. Indiquer l’objet de l’action grâce à l’accusatif (Indiku la objekton de la ago per la akuzativo)
  6. Utiliser l’accusatif en d’autres circonstances (Uzante akuzativon en aliaj cirkonstancoj)
  7. Former la négation (Indiku la neadon)
  8. Poser des questions (Faru demandojn)
  9. Compter jusqu’à l’infini (Kalkulu ĝis senfineco)
  10. Décrire et comparer avec les adjectifs (Priskribu kaj komparu per adjektivoj)
  11. Indiquer les circonstances avec les adverbes (Indiku cirkonstancojn per adverboj)
  12. Construire les mots comme du Lego® (Konstruu vortojn kvazaŭ per Lego®)
  13. Relier les mots et les phrases à l’aide des prépositions et des conjonctions (kunligu vortojn kaj frazojn per prepozicioj kaj konjunkcioj)
  14. Faire le point sur les « 45 mots logiques » (Faru bilancon pri la "45 logikaj vortoj")
  • Résumé grammatical (Gramatika resumo)
  • Jeu royal de mémoire (Reĝa memorludo)
  • Solutions (Solvoj)
  • Tableau d’autoévaluation (Memtaksa tabelo)

Preskoboldoj redakti

  • Paĝo 22: unklo → onklo.
  • Paĝo 80: kvardrato → kvadrato.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti