Henrri de Sabates
franca esperantisto
(Alidirektita el Sébastien Erhard)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sébastien Erhard (apartigilo). |
Henrri de Sabates (realnome Sébastien ERHARD, naskita la 28-an de aŭgusto 1980 en Juvisy-sur-Orge (Francio) estas Esperantista aktivulo kaj aktoro.
Li kunlaboris en Vola Püg'. De 2000 ĝis 2005 li laboris kiel pedagogia kaj kultura animanto por Association Espéranto 22, Asocio por Esperanto en la franca departemento Côtes-d'Armor. Li solrolis en teatraĵo «Stilekzercoj» de Raymond Queneau prezentita interalie en Bulonjo 2005. Li estis instruisto de la franca kaj de la klasika greka en 2007 ĝis 2009.
De 2005 li partoprenas en teatra kompanio Compagnie Demodocos[1] kiu interalie surscenigas teatraĵojn de Sofoklo kaj aliaj antikvaj aŭtoroj.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Demodocos. Arkivita el la originalo je 2011-03-27. Alirita 2011-03-03.
Eksteraj ligiloj
redakti- Henrri de Sabates 2002
- elektu Sébastien Erhard / Henrri de Sabates 2005
- Henrri de Sabates ĉe vizaĝolibro
- Henrri de Sabates[rompita ligilo] ĉe yatedo