Espéranto de poche
Espéranto de poche (esperante esperanto en poŝformato) estas esperanta konversacia gvidlibro verkita de Klaus Dahmann kaj Thomas Pusch, adaptita al la franca de Jean-Louis Texier kaj Renée Triolle, en la kolekto "Langues de poche" kaj eldonita de Assimil.
Esperanto de poche | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Klaus Dahmann kaj Thomas Pusch | |
Eldonjaro | 2009 | |
Urbo | Chennevières-sur-Marne | |
Eldoninto | Assimil | |
Paĝoj | 180 | |
ISBN | 978-2-7005-0399-9 | |
Jam la enkondukaj vortoj prezentantaj la lingvon estas koncizaj kaj trafaj: "Konstruita por la bezonoj de internacia komunikado, esperanto estas logika kaj amuza lingvo. Simpla gramatiko, libera sintakso, kaj ĉefe sen esceptoj nek malregulaj verboj. Sufiĉos al vi memorigi la vortprovizon – tiu gvidlibro proponas al vi ĉirkaŭ 2 000 vortojn – por povi esprimi vin en tiu unika lingvo, kiu laŭlonge de jardekoj, kreis al si propran kulturon. Alirebla al la plej multaj homoj, esperanto faciligos al vi la lernadon de aliaj fremdaj lingvoj."[1]
- Esencaj frazoj kaj ŝlosilvortoj
- Tre riĉa leksiko
- Detala prononcado
Originala versio de la libro aperis germanlingve en la kolekto "Wort für Wort", eldonita de "Reise Know-How Verlag Peter Rump GmbH, Bielefeld" kaj estis tiom sukcesa en la germana libromerkato, ke la eldonejo Assimil (kiu jam en 1973 publikigis unuan lingvogvidilon pri Esperanto) petis ankaŭ franclingvan version.[2]
Eldonoj
redakti- ©2009: L'Espéranto de poche, 180 paĝoj, (ISBN 978-2-7005-0399-9)
- ©2012: L'Espéranto de poche, 180 paĝoj, (ISBN 978-2-7005-0587-0)
Referencoj
redakti- ↑ Espéranto de poche (la ekzakta enkonduko ne plu atingeblas rete, sed jes legeblas en la libro Arkivigite je 2018-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Esperanto - Wort für Wort. Arkivita el la originalo je 2018-08-12. Alirita 2018-08-12 .
Vidu ankaŭ
redakti- Assimil
- L'espéranto sans peine ("Esperanto senpene" de 1973)
- Cahiers d'exercices - Espéranto débutants