Calle Mayor [KAlje maĜOR] —en franca, Grand Rue, en Esperanto estus Ĉefstrato— estas hispan-franca filmo de 1956 reĝisorita de Juan Antonio Bardem en kiu ĉefrolis Betsy Blair kaj José Suárez.

Calle Mayor
filmo
Originala titolo Calle Mayor
Originala lingvo hispana lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 1956, 5 dec. 1956
Ĝenro filma dramo
Kameraado Michel Kelber
Reĝisoro(j) Juan Antonio Bardem
Produktisto(j) Cesáreo González
Scenaro Juan Antonio Bardem
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Isidro Maiztegui • József Kozma
Rolantoj Betsy Blair • Lila Kedrova • José Suárez • Yves Massard • Dora Doll • José Calvo • René Blancard • Luis Peña Illescas • Manuel Alexandre • José Prada • Pilar Gómez Ferrer • Josefina Serratosa • Manuel Guitián • Julia Delgado Caro • Matilde Muñoz Sampedro
Produktinta firmao Suevia Films
IMDb
vdr

Ĝi estis iom inspirita el la teatraĵo de Carlos Arniches nome La señorita de Trevélez, foriginte ĝiajn komediajn elementojn fokuse al dramo, nome portreto de la vivo en provinceca urbo de la epoko de la frankisma diktaturo. Post barakti kontraŭ la cenzuro, ĝi ricevis diversajn naciajn kaj internaciajn premiojn kaj ĝi estas ĝenerale konsiderata kiel la plej bonkvalita filmo de sia reĝisoro.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Burĝaj diboĉuloj organizas trompojn. Ili celas oldfraŭlinon Isabel (nur tridekjarula!) per ŝajna pretendanto Juan. Ŝi enamiĝas, la falsa pretendanto deklaras sian falsan amon dum procesio kaj la paro ekfaras planojn por geedziĝo. Samtempe, Juan seksrilatas kun Tonia, nome prostitutino kiu same enamiĝis de li. Juan ne scias kiel rompi la planon, dum la paro planas anonci sian engaĝiĝon dum balo.

Tio ne okazas, kaj kiam Isabel ekscias pri la trompo komprenas kaj bedaŭras sian situacion: en la epoko fraŭleco estas domaĝo por virinoj, sed povas esti envia statuso por viroj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kunteksto redakti

Temas pri filmo kiu intencas kritikon kontraŭ la socia diskriminacio de la epoko kontraŭ virinoj, kaj partikulare pri iliaj sociaj roloj kiel (ne)fraŭloj. Tial la cenzuro dekomence agadis kontraŭ la projekto: oni nuligis dudek scenojn kaj oni insistis, ke tio okazas ne nepre en Hispanio sed en iu ajn lando; tamen multaj detaloj evitas tion. Inter aliaj trudoj, la cenzuro ankaŭ malakceptis diversajn montrojn de la katolika eklezio en la filmo (kiel kunkulpa), sed ankaŭ tiukadre diversaj teknikaj detaloj evitis tion.

 
Filmado de eksteraĵoj startis en Palencia, kie oni uzis ĝian ĉefstraton.

La malfermo al 30% de franca kapitalo ebligis la dungadon de eksterlanda stelulo Betsy Blair, edzino de Gene Kelly kaj la enkondukon de la filmo en la internacia merkato.

La filmado okazis en urbaj centroj de Cuenca, Palencia kaj Logroño, sed kadre de diversaj malfacilaĵoj. Ĉefa filmado okazis en Palencia, sed februare 1957 okazis politika maltrankvilo en Madrido kaj Bardem kiel komunisto estis arestita kaj venis premo por ke li estu anstataŭita en la projekto. Nur post internaciaj reagoj oni sukcesis atingi liberigon de Bardem.

Ĉiuokaze la filmoteamo ne revenis al Palencia, kie estis maltrankvilo pro la afero, kaj ĝi serĉis alian similan urbocentron (portikara ĉefstrato) en Logroño.

Geaktoraro kaj roloj redakti

  • Lila Kédrova kiel Pepita
  • Josefina Serratosa kiel Doña Obdulia
  • Julia Delgado Caro kiel Sinjorino en procesio
  • José Pradakiel Don Evaristo
  • Pilar Gómez Ferrer kiel Sinjorino en Calle Mayor
  • Manuel Guitián kiel Biletbudisto
  • Margarita Espinosa kiel Luciano
  • Pilar Vela kiel Encarna
  • Elisa Méndez kiel Monaĥino
  • Ángeles Bermejo kiel Monaĥino
  • Amelia Orta kiel Victoria
  • Betsy Blair kiel Isabel
  • José Suárez kiel Juan
  • Yves Massard kiel Federico
  • Luis Peña kiel Luis
  • Dora Doll kiel Tonia
  • Alfonso Godá kiel Kalvulo
  • Manuel Alexandre kiel Luciano
  • José Calvo kiel Doktoro
  • Matilde Muñoz Sampedro kiel Domservistino
  • René Blancard kiel Don Tomás
  • María Gámez kiel La patrino

Bibliografio redakti