Caltojar

municipo en Hispanio

Caltojar [kaltoĤAR] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.

Caltojar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42367
Demografio
Loĝantaro 52  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 2° 46′ U (mapo)41.403611111111-2.7630555555556Koordinatoj: 41° 24′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 965 m [+]
Areo 84,36 km² (8 436 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Caltojar (Provinco Sorio)
Caltojar (Provinco Sorio)
DEC
Caltojar
Caltojar
Situo de Caltojar
Caltojar (Hispanio)
Caltojar (Hispanio)
DEC
Caltojar
Caltojar
Situo de Caltojar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caltojar [+]
vdr

La loknomo Caltojar estas de araba deveno: kalat ‘fortikaĵo’ kaj thagr ‘landlimo’, kio sugestas la ekzistadon de kastelo.

Geografio redakti

 
Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
 
Loko de Caltojar en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 84,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 57 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 800 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 64 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Velamazán, Barca, Villasayas, Baraona, Rello, La Riba de Escalote kaj Berlanga de Duero. Ĝi enhavas la loĝlokojn Bordecorex, Caltojar kaj Casillas de Berlanga.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Ĝi apartenis ekde ĝia kreado al la komunumo Tierra de Berlanga ĝis en 1695, oni nuligis la vicgraflandon de Arenillas, kaj oni kreis la markizlandon de Caltojar.

Fine de la 20-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Bordecorex.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la romanika preĝejo de Sankta Mikaelo, tri islamdevenaj gvatoturoj kaj la mozaraba ermitejo de Sankta Baŭdeljo de Casillas de Berlanga, kies murpentraĵoj nerabitaj estas ekspoziciataj en la Muzeo Prado, dum en la ermitejo mem videblas kopioj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti