Camañas [kaMAnjas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Camañas
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44167
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 132  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 1° 8′ U (mapo)40.6430167-1.1376101Koordinatoj: 40° 39′ N, 1° 8′ U (mapo) [+]
Alto 1 239 m [+]
Areo 78,673525 km² ( 786 7.3 525 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Camañas (Provinco Teruelo)
Camañas (Provinco Teruelo)
DEC
Camañas
Camañas
Situo de Camañas
Camañas (Hispanio)
Camañas (Hispanio)
DEC
Camañas
Camañas
Situo de Camañas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Camañas [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 53 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Okcidente de la municipa teritorio estas la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330. De Camañas eblas iri tien ĉu tra Argente kaj Aguatón, ĉu norde de Celadas. Krome eblas iri nordorienten al Visiedo kaj poste sudorienten al Perales del Alfambra.

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Camañas oni malaltiĝis ĝis nunaj 140 loĝantoj.

Kiel altiraĵoj menciindas la preĝejo kaj ĉefe la malfruromanika ermitejo de la Virgen del Consuelo, la ruinoj de la kastelo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti