Perales del Alfambra

Perales del Alfambra [peRAles delalFAMbra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Perales estas komprenebla kiel Pirarboj, dum del Alfambra estas aludo al la rivero Alfambra, kiu markas la valon.

Perales del Alfambra
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44163
Demografio
Loĝantaro 264  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 1° 0′ U (mapo)40.6344038-1.0018732Koordinatoj: 40° 38′ N, 1° 0′ U (mapo) [+]
Alto 1 165 m [+]
Areo 104,239164 km² (1 042 3.9 164 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Perales del Alfambra (Provinco Teruelo)
Perales del Alfambra (Provinco Teruelo)
DEC
Perales del Alfambra
Perales del Alfambra
Situo de Perales del Alfambra
Perales del Alfambra (Hispanio)
Perales del Alfambra (Hispanio)
DEC
Perales del Alfambra
Perales del Alfambra
Situo de Perales del Alfambra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Perales del Alfambra [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 37 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu centra nome N-420 venas laŭ la valo de la rivero Alfambra. Laŭ tiu, Perales del Alfambra estas la kvina plej proksima municipo al la ĉefurbo inter Alfambra kaj Fuentes Calientes. La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-420, inter la km 615 kaj 622.

La orografio de la municipo estas markita de la rivero Alfambra kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La altitudo gamas inter 1480 msm en la sudorienta pinto kaj 1050 msm borde de la rivero. La loĝloko mem kuŝas je 1165 msm.[1]

La municipa teritorio limas jene:

Nordokcidente: Rillo Norde: Fuentes Calientes Nordoriente: Cañada Vellida
Okcidente: Visiedo   Oriente: Galve
Sudokcidente: Alfambra Sude: Orrios Sudoriente: Orrios

Historio redakti

 
Sonorilturo.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Perales del Alfambra oni malaltiĝis ĝis nunaj 251 loĝantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.

Eksteraj ligiloj redakti