La rivero Alfambra (el araba al-Ħamrā 'la ruĝa') estas rivero de Hispanio, nome afluanto de la rivero Turia. Ĝi elfluas en la montaro de la Moratilla, en la montopinto de Peñarroya je ĉirkaŭ 2000 metroj de altitudo en la provinco Teruelo. Laŭ kurbenhava itinero, unue norden kaj poste suden, ĝiaj okazaj plialtiĝoj okazigas gravajn damaĝojn en las fruktoĝardenojn de la malgrandaj vilaĝoj tra kiuj ĝi fluas. La rivero fluas tra la vilaĝoj Galve, Orrios kaj Alfambra,[1] el kiu ĝi havas nomon kaj estas ruĝecaj ties akvoj pro la enhavo de granda kvanto de argilo,[2] kaj ankaŭ tra Peralejos, Cuevas Labradas, Tortajada kaj Teruelo kie ĝi kuniĝas al la rivero Turia, ĝis tie nomata ankaŭ Guadalaviar.

Alfambra (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 102 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Teruelo
vdr

Referencoj redakti

  1. «Alfambra.» Gran Enciclopedia Aragonesa (GEA). [1] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 26an de Aprilo 2017.
  2. Gran Enciclopedia Aragonesa